Araba otido

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Araba otido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Otidoformaj Otidiformes
Wagler, 1830
Familio: Otidedoj Otididae
Rafinesque, 1815
Genro: Ardeotis
Sharpe, 1893
Specio: Araba otido A. arabs
Ardeotis arabs
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ardeotis arabs - MHNT

Araba otido (laŭ la latinlingva scienca nomo Ardeotis arabs) estas specio de birdoj de la familio Otididae. Ĝi estas granda otido kun longaj kolo kaj kruroj, afrikazia grundoloĝanta birdo. Ĝi troviĝas tra la mondoregiono Sahelo de Afriko kaj en sudokcidenta Arabio. Ĝi estas parto de la grandkorpa genro, Ardeotis, kaj, kvankam oni konas malmulte prie, ŝajne estas la tipa specio en tiu grupo.

Taksonomio

En 1743 la angla natursciencisto George Edwards inkludis bildon kaj priskribon de la Araba otido en sia A Natural History of Uncommon Birds. La mankolorigita bildo de Edwards estis bazita su vivanta specimeno kiu estis tenita kaptita de Hans Sloan en sia hejmo en Londono.[1] Kiam en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por ties deka eldono, li metis la Araban otidon kun la aliaj otidoj en la genron Otis. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la duvortan nomon Otis arabs kaj citis la verkon de Edwards.[2] La specia epiteto arabs estas Latino kun la signifo "Araba".[3] La Araba otido estas nun metita en la genron Ardeotis kiu estis enkondukita en 1853 de la franca natursciencisto Emmanuel Le Maout.[4][5]

Oni agnoskis jenajn kvar subspeciojn:[5]

  • A. a. lynesi (Bannerman, 1930) – okcidenta Maroko
  • A. a. stieberi (Neumann, 1907) – sudokcidenta Maŭritanio, Senegalo kaj Gambio ĝis orienta Sudano
  • A. a. arabs (Linnaeus, 1758) – Etiopio, Somalio, Jemeno kaj Saudarabio
  • A. a. butleri (Bannerman, 1930) – suda Sudano

Aspekto

Kiel ĉe ĉiuj otidoj, la maskla araba otido estas multe pli granda ol la ino. Oni trovis, ke maskloj pezas 5.7-10.9 kg, dum inoj pezas 4.5-7.7 kg. La rekord-granda masklo de araba otido pezis 16.8 kg, kio igas ĝin rangi inter la plej pezaj flugantaj birdoj sur la planedo laŭ maksimuma maso. Tiuj birdoj staras de 70 cm altaj ĉe inoj ĝis 92 cm altaj ĉe maskloj.[6][7] Ili estas sufiĉe similaj en ĝenerala aspekto al la samgenra koria otido, kun bruna korpo, griza kolo kaj blanka malsupra flanko, sed estas rimarkeble pli malgrandaj, kun pli eleganta, svelta konstruo. Ili ankaŭ diferencas ĉar havas blankan kvadratan kaŝan ŝablonon ĉe la fino de la faldita flugilo, kontraste al diversaj nigrablankaj ŝablonoj kiel oni vidas ĉe aliaj grandaj afrikaj otidoj.[8]

Distribuado kaj habitato

Ĝi okupas duondezertajn kaj aridajn herbajn ebenaĵojn, kaj ankaŭ maldensajn arbarojn de "Acacia".[9] Ĝi troviĝas en Alĝerio, Burkino, Kameruno, Ĉado, Ĝibutio, Eritreo, Etiopio, Gvineo Bisaŭa, Irako, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Maroko, Niĝero, Niĝerio, Saudarabio, Senegalo, Somalio, Sudano, kaj Jemeno.[10] Ĝi estas vaganta en Kenjo, Gambio, norda Eburbordo kaj norda Ganao.[11][9]

Ardeotis arabs lynesi - MHNT

Kutimaro kaj ekologio

La araba otido estas kutime soleca aŭ vivas en paroj kaj familiaj grupoj. Malgrandaj aroj estis observitaj migrantaj norden en la Sahelan zonon, por reproduktiĝi dum la pluvsezono antaŭ reveni suden kiam la seka sezono komenciĝas. Tamen la loĝantaro en Maroko estis konsiderata sidema, same kiel la loĝantaro en Arabio. El ĉi tiuj movadoj oni scias, ke la araba otido migras kun la Denhama otido.[9]

La ovodemetado de arabaj otidoj estas de unu ĝis du ovoj, demetitaj en malprofunda skrapaĵo surgrunde. La inoj havas solan respondecon pri kovado de la ovoj kaj zorgado de la idoj. Kiam la idaro estas minacata, oni observis ke la inoj montras deturnigan konduton, ekz. voki, rifuzi fuĝi, distri eventualajn predantojn de idoj.

Arabaj otidoj laŭdire kaptas kaj manĝas akridojn, saltulojn, skarabojn, reptiliojn kaj malgrandajn mamulojn. Oni registris ili ankaŭ manĝantaj la semojn kaj fruktojn de arbustoj.

Referencoj

  1. Edwards, George. (1743) A Natural History of Uncommon Birds Part 1. London: Printed for the author at the College of Physicians.
  2. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. Le Maout, Emmanuel. (1853) Histoire naturelle des oiseaux : suivant a classification de M. Isidore Geoffroy-Saint-Hilaire, avec l'indication de leurs moeurs et de leurs rapports avec les arts, le commerce et l'agriculture (france). Paris: L. Curmer.
  5. 5,0 5,1 Turacos, bustards, cuckoos, mesites, sandgrouse. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 28a de Septembro 2021 .
  6. Dunning, John B. Jr. (ed.) CRC Handbook of Avian Body Masses. CRC Press (1992), (ISBN 978-0-8493-4258-5).
  7. Wood, Gerald. (1983) The Guinness Book of Animal Facts and Feats. ISBN 978-0-85112-235-9.
  8. Stevenson, Terry kaj Fanshawe, John (2001). Field Guide to the Birds of East Africa: Kenya, Tanzania, Uganda, Rwanda, Burundi. Elsevier Science, (ISBN 978-0856610790)
  9. 9,0 9,1 9,2 Borrow, Nik. (2001) Birds of Western Africa. A & C Black.
  10. "Recently recategorised species". Birdlife International (2012). Arkivita el la originalo la 14an de Septembro 2008. Alirita la 15an de Junio 2012.
  11. BirdLife International (2018). "Ardeotis arabs". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22691924A129917069. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22691924A129917069.en. Alirita la 14an de Novembro 2021.


Eksteraj ligiloj