Arlon (france: [arLO:N]) (germane kaj luksemburge Arel, nederlande Aarlen) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Tiun titolon Arlon ricevis en la jaro 1825. Komence de januaro 2016 ĝi havis 29 274 loĝantojn.
Arlon kune kun Tungro kaj Tournai estas konsiderataj esti tre malnovaj urboj.