Aveno
Aveno | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Avena fatua
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Aveno (latine Avena) estas genro de unu, du aŭ plurjaraj herboj (Avena el graminacoj) kun spiketoj, kiuj pendas sur longaj maldikaj pediciloj kaj konsistas el 2-3 floroj ordinare kovritaj per glumoj. Aveno nomatas ankaŭ ties grajnoj.
Oni nomas aveno ĉiun vegetaĵon el la genro Avena. Sed la nomo estas ambigua: aveno nomiĝas ankaŭ ekzemple Arrhenatherum elatius aŭ Trisetum flavescens, kiuj ne apartenas al la genro Avena.
Aveno estas uzata kiel karakteriza nutraĵo por ĉevaloj, sed ankaŭ en diversaj formoj kiel manĝaĵo por la homoj, ekzemple por avenlakto.
Ordinara aveno (Avena sativa) havas fortikan radikaron, tiel ke ĝi toleras eĉ magran grundon. Ĝi estas planto unujara (vegeta periodo 120-140 tagoj), malofte travintra (vegeta periodo 260-300 tagoj). Ĝi havas kavan, cilidran ŝalmon (tigon) kun pli kaj pli longiĝantaj internodoj. La alterne starantaj folioj estas lancoformaj. Ĉe ties akselo, la ĉirkaŭbrakuma oreleto apenaŭ evoluis. La grapolo konsistas el spikoj, konsistantaj el 2-3 floroj (spiketoj). La floroj estas duseksaj. Oni povas paroli pri unuflanka grapolo aŭ disbranĉanta grapolo. La kariopson kovras flavaj aŭ brunaj kelkfoje nigraj senaristaj paleoj. Oni povas vidi kaveton sur la dorsa flanko de la kariopso. La grajno pintiĝas ekde la mezo.
Parazitoj
En sia artikolo L'ergot de l'avoine en Algérie[1] 1923 profesoro de Maison carrée L. Ducellier priskribis atakojn de ergotfungo sur avenoj. Avena sterilis kaj Avena fatua estas du gastigantoj. Li observis ergotfungon ankaŭ sur Avena sterilis, Avena barbata kaj Avena abyssinica.
Ĉefaj specioj
- Avena abyssinica
- Avena barbata
- Avena byzantina
- Avena brevis
- Avena fatua - Kampa aveno
- Avena maroccana
- Avena nuda
- Avena occidentalis
- Avena pubescens (Avenula pubescens)
- Avena pratensis
- Avena sativa - Kutima aveno
- Avena spicata
- Avena sterilis
- Avena strigosa
-
Avena fatua
-
Avena sativa
-
Avena nuda
-
Avena sativa
Referencoj
- ↑ Bulletin de la société d'histore naturelle d'Afrique du Nord 1923 tomo 14 La Biblioteca Digital del Real Jardín Botánico vidu paĝoj 290-293 Arkivigite je 2012-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- ITIS
- Fenologio de aveno Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine