Bátmonostor
Bátmonostor (bAtmonoŝtor) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja. Monostor signifas abatejo.
Bazaj informoj
- Areo: 38 km²
- Loĝantaro: 1700
- Poŝtkodo: 6528
- Telefonprefikso: 79
Situo
Bátmonostor situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Sombor. Troviĝas Baja 10, Báta 15, Mohács 28 km-ojn for.
Historio
En 1191 oni fondis abatejon kaj apude formiĝis ankaŭ komunumo, kiu antaŭ la turkoj iĝis kampurbo. Poste ĝi malgrandiĝis sed restis viva, sed la abatejo ruiniĝis. Dum la turkoj alvenis serboj. Inter 1918-1920 la serboj okupis la vilaĝon kaj kun la regiono formiĝis respubliko.
La vilaĝo apartenas al Hajós-Vaskút vinregiono.
Vidindaĵo
Komunumoj pri monostor en Hungara reĝlando
(Monostor signifas: abatejo.)
Bátmonostor | Bégamonostor | Borsmonostor | Felsőgyerőmonostor | Kanizsamonostor |
Magyargyerőmonostor | Monostor | Monostorpályi | Monostorszeg | Monostorszentgyörgy |
Pélmonostor | Tomajmonostora |