Mănăstireni

Kalvinana preĝejo de Mănăstireni

Mănăstireni [mənəstirenj] (hungare: Magyargyerőmonostor madjardjereo:monoŝtor) estas komunumo en Rumanio okcidente de Cluj-Napoca. Administre al ĝi apartenas Bedeciu, Dretea, Ardeova, Mănăşturu Românesc, Bica.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 2 197 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 780 (rumanoj, 28% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1332.

Historio

En la mezepoko ĝi estis servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). En la kalvinana preĝejo la orienta pentrita ĥorejo estas farita en 1758 de Lorenco Umling pli maljuna.

Fonto

Komunumoj pri monostor en Hungara reĝlando

(Monostor signifas: abatejo.)

Bátmonostor Bégamonostor Borsmonostor Felsőgyerőmonostor Kanizsamonostor
Magyargyerőmonostor Monostor Monostorpályi Monostorszeg Monostorszentgyörgy
Pélmonostor Tomajmonostora

Renomaj personoj

Bibliografio

  • Olosz Katalin: Magyargyerőmonostori népköltészet (Folkloro de vilaĝo), 1969. La popolmelodiojn notis István Almási.

Eksteraj ligiloj