Bluflanka muŝkaptulo
Bluflanka muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bluflanka muŝkaptulo, masklo el Himaĉal Pradeŝ, Barato
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ficedula superciliaris (Jerdon, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bluflanka muŝkaptulo aŭ Blankabrova blua muŝkaptulo (Ficedula superciliaris) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj indiĝena de Azio. Ĝi reproduktiĝas en la montodeklivoj de Himalajo kaj vintrumas en suda Barato.
Distribuado
Somero: Komuna reproduktulo ĉe okcidenta Himalajo, el Kohat en nordokcidenta Pakistano orienten tra Kaŝmiro al Utaranĉal (okcidenta raso), kaj interreproduktanta en Nepalo kun la orienta raso aestigma kiu sekvas en orienta Himalajo tra Butano al Arunaĉal-Pradeŝo kaj Tibeto. Reproduktado okazas inter 2000-2700m, eventuale tiom malalte kiom ĝis 1800 kaj tiom alte kiom ĝis 3200m. Ankaŭ en pli malaltaj montetoj de Meghalajo, Nagalando, Ĥasi kaj Kaĉar, foje konsiderata tria raso; oni ne konas la vintrajn movojn de tiu populacio [1]. Biotopo : malfermaj, miksaj arbaroj de kverkoj, rododendroj, pinoj, abioj ktp., eventuale fruktoĝardenoj.
Vintre: Centra Barato el Delhio suden al norda Maharaŝtro, Goao, kaj orienten al Andra-Pradeŝo kaj Orissa. Vintraj populacioj de la orientaj ŝtatoj, eble el Nepalo/Sikimo, estas miksitaj: granda parto de tiu populacio havas ankaŭ blankan superokulan strion kaj bazajn vostomakulojn (vidu priskribon sube).
Priskribo
Tiu orientalisa specio estas iom pli malgranda ol pasero (ĉ. 10cm) kaj fortiketa. La masklo estas tre blua supre, kaj ankaŭ flankoj de kapo kaj kolo estas tre bluaj dum rimarkinda blanka makulo estas en centro de gorĝo, tra la brusto al ventro, kio donas al la specio tre distingan bildon kompare kun aliaj samgenranoj kaj tiuj flankaj makuloj, kvazaŭ grandaj mustaĉoj, donas nomon al la specio.
La kvanto de blanko ĉe brovo kaj vosto montras la klinan variado el okcidento orienten laŭlonge de Himalajo, kio foje utilas por distingi tri rasojn:
- La okcidenta raso el okcidenta Himalajo havas distingan blankan superokulan strion kaj blankajn bazojn en eksteraj vostoplumoj.
- La orienta raso (aestigma) el orienta Himalajo ne havas la distingajn blankajn makulojn.
- La populacio el la montetoj de suda Asamo (foje konsiderata tria raso cleta) tute ne havas iun ajn superokulan strion.
Kutime unuope, kvankam foje en miksitaj ĉasgrupoj en vintro. Ĉeestas plejparte al malaltaj arboj kaj arbustoj, nutrantaj sin inter la foliara kanopeo, ne kuraĝanta multe en la malfermo. Konstante movas supren sian voston, ofte akompanate de gonflado de kapoplumoj kaj notoj trrr, precipe proksime de nesto. Dieto estas plejparte insektoj.
Reproduktado
- Sezono: mezo de aprilo al frua julio
- Nesto: milda strukturo de fajna musko kun iom da arboŝelo kaj fajna herbo, kovrita per haro kaj radiketoj, lokitaj en truoj aŭ fendoj en arboj, alte ĝis 7 m, aŭ en truo en deklivo. Preta akcepti nestoskatolojn en montaj ĝardenoj.
- Ovoj: 3 al 5, kutime 4, olivverdecaj al sablokoloraj, dense makulitaj ruĝecbrune, aŭ alitipe, ĉefe ĉe la larĝa pinto, formantekronon. Averaĝa grando 16x12.2 mm.
Referencoj
- ↑ Ali, Salim; Sidney Dillon Ripley. (1986/2001) Handbook of the Birds of India and Pakistan, 2nd ed.,10 vols, 2‑a eldono, Oxford University Press. Bird Number 1421-1422 (races F.s.superciliaris and F.s.aestigma), vol. 7, p. 166-168.