Cabo Frio

Larĝa panoramo de Cabo Frio
Cabo Frio
municipo de Brazilo • urbego • kabo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 221 987  (2022) [+]
Loĝdenso 554 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 53′ S, 42° 1′ U (mapo)-22.878888888889-42.018888888889Koordinatoj: 22° 53′ S, 42° 1′ U (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 400,693 km² (4 006 9.3 ha) [+]
Cabo Frio (Rio-de-Ĵanejrio)
Cabo Frio (Rio-de-Ĵanejrio)
DEC
Cabo Frio
Cabo Frio
Situo de Cabo Frio

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabo Frio [+]
vdr

Cabo Frio estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato Rio-de-Ĵanejrio.

Blazono de Cabo Frio
Flago de Cabo Frio

Bazaj informoj

Cabo Frio en la subŝtato (ruĝe).

Geografio

Marborda panoramo de Cabo Frio
Vojo en Cabo Frio

Cabo Frio kuŝas laŭ Atlantiko en sudorienta parto de la lando. Rio-de-Ĵanejro troviĝas 125, Nova Iguaçu 147, Belo Horizonte 385, Guarulhos 466, San-Paŭlo (urbo) 476, Campinas 519, Curitiba 786, Braziljo 1003, Goiânia 1026, Salvador de Bahio 1162, Porto Alegre 1211, Campo Grande 1330, Maceió 1616, Recife 1817, Teresina 1982, Natalo (Brazilo) 2037, São Luís 2278, Belém 2484, Manaus 2932 km.

Historio

Cabo Frio estas la sepa plej malnova urbo en Brazilo. Jam en 1503 la tria portugala maramea ekspedicio alvenis al tiu marbordo. La maristoj sub la estreco de Amerigo Vespucci konstruis fortikaĵon. Tamen pli frue homoj alvenis jam antaŭ 6000 jaroj.

Post jardekoj de la portugala alveno precipe francoj alvenis, kiuj konstruis signifan konstruaĵon. En 1578 la reganto de Rio-de-Janeiro organizis ekspedicion kontraŭ la francoj. La veran Cabo Frio-n fondis la portugaloj en 1615.

Klimato

En Cabo Frio jare pluvas po 771 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en decembro pli ofte, inter junio-aŭgusto malpli ofte. La averaĝa temperaturo estas 24 C (februare 29 C, inter junio-aŭgusto nur 18 C).

Haveno en Cabo Frio
Kirko en Cabo Frio

Trafiko

Cabo Frio havas internacian flughavenon.

Vizitindaĵoj

  • 9 strandoj (ĉefa turisma celloko): Forte, Pero, Sao Bento Siqueira, Sudoeste, Dunoj, Foguete, Palmeiras, Unamar
  • kirko
  • muzeo
  • fortikaĵo el la franca erao

Ĝemelurboj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Strando en Cabo Frio
Muzeo en Cabo Frio
Fortikaĵo en Cabo Frio
Larĝa panoramo pri marbordo de Cabo Frio