Cabrejas del Pinar
Cabrejas del Pinar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42146 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 299 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 48′ N, 2° 51′ U (mapo)41.798611111111-2.8466666666667Koordinatoj: 41° 48′ N, 2° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 161 m [+] | ||
Areo | 124 km² (12 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cabrejas del Pinar [+] | |||
Cabrejas del Pinar [kaBREĥas delpiNAR] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Cabrejas del Pinar estas etimologie komprenebla kiel Kapretoj de la Pinaro, kaj tiurilate estas du kaproj ĉe pino sur blua fono en la maldekstra duono de la municipa blazono.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 124,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 346 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 600 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 34 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Arroyo de la Dehesa kaj Sierra de Cabrejas.
En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 3 hektarojn, nome 1 % de la teritorio kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 6 054 hektarojn, nome 49 % de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Ĝis 1985 estis fervoja stacidomo.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo, ruinoj de kastelo, tradicia arkitekturo kaj proksima lageto La Fuentona.
Vidu ankaŭ
Notoj
Bibliografio
|