Carașova [karaŝova] (hungare: Krassóvár; germane Karaschowa, kroate Karašova) estas komunumo en Rumanio sude de Reșița. En 1910 ĝi havis 3 195 loĝantojn [kroatoj, ciganoj, germanoj), en 1992 2 629 (krosovanoj, kroatoj, rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 2 529 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1323. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre apartenas al ĝi Iabalcea kaj Nermed.
Je la censo de 2002, 84,6 % de la komunuma loĝantaro deklaris sin kroatoj.