Obreja [obreĵa] (hungareObrézsa, de 1911 al 1918 Bisztranyíres) estas komunumo en Rumanio nord-nordoriente de Caransebeș. En 1910 ĝi havis 2160 loĝantojn [rumanoj), en 1992 1744, kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 3 239 loĝantoj. Ĝia unua mencio skriba estas el 1547. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre apartenas al ĝi Ciuta, Iaz kaj Var.