Cardo

La cardo estis la ĉefa norda-suda akso en romia urbo. Ĝi estis precipe grava strato por la ekonomio de ĉiu urbo. En la latina lingvo, cardo signifas « akson » : de ĝi devenas la vortoj « kardinala punkto ».

Je la vojkruciĝo de la cardo kaj de la decumanus kutime troviĝis la forumo. Kiam ekzistis pluraj nordaj-sudaj vojoj en la urbo, oni nomigis la plej gravan kiel la cardo maximus.

Ekzemploj

  • Bona ekzemplo estas la cardo de antikva Jerusalemo. Post la subpremo de la juda rebelo de 70 fare de la militistoj de Titus, Jerusalemo estis renomita "Ælia Capitolina", kaj la novaj planoj de la urbo inkludis cardon kun multaj kolonoj, ekde la nordo ĝis la sudo. Tiu akso estas ankoraŭ videbla hodiaŭ.
  • La cardo maximus de Lutetia (antikva Parizo) kongruas kun la nuntempaj vojoj, kiuj direktas al Orléans, interalie la strato Saint-Jacques aŭ la strato de la Tombe-Issoire.

Vidu ankaŭ