Carlos Santana
Carlos Santana | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Carlos Augusto Alves Santana |
Naskiĝo | 20-an de julio 1947 (77-jaraĝa) en Autlán de Navarro |
Edz(in)o | Deborah Santana • Cindy Blackman |
Deveno | Autlán de Navarro, Jalisco, Meksiko |
Ĝenroj | Latina rokmuziko Blus-roko Garaĝa rokmuziko Ĵaza fusiono |
Profesio | gitaristo |
Instrumentoj | gitaro |
Aktivaj jaroj | 1966 - nuntempo |
Eldoninto | Arista, Polydor, Columbia/CBS |
Parencaj temoj |
Santana Blues Band |
Retejo | www.santana.com |
Signifa instrumento | |
PRS Santana II Gibson SG | |
Persona informo | |
Lingvoj | angla • hispana |
Ŝtataneco | Meksiko Usono |
Alma mater | Hempstead High School (en) |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Jorge Santana |
Edz(in)o | Cindy Blackman (en) (2010–) Deborah Santana (en) (1973–2007) |
Infano | Salvador Santana (en) ( Deborah Santana (en) ) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro ĵaz-gitaristo komponisto kantisto gitaristo |
TTT | |
Retejo | https://www.santana.com/ |
Carlos Santana (naskita la 20-an de julio 1947 en Autlan, Meksiko) estas muzikisto kaj gitaristo, kiu forte influis la rokmuzikon per sia stilo, la latina roko.
Kariero
Jam kiam Carlos havis kvin jarojn, lia patro instruis al ni ludi violonon. Sed li ŝanĝis tion al gitaro en 1955, kiam aperis rokenrolo. Li ellaboris sian ludon en kluboj de Tijuana, kien lia familio translokiĝis kun la sepjara infano.
En 1960 la familio plu translokiĝis al San-Francisko. Carlos sekvis ilin nur post unu jaro kaj dumtempe laboris en striptiz-kluboj. Alvenante en Frisco, ekkonis samspiritulojn kaj fondis en 1966 kun Gregg Rolie, Gus Rodriguez, Michael Carabello kaj Danny Haro la Santana Blues Band, kiu poste nomiĝis simple Santana. Ili rapide konatiĝis en Frisco kaj ties ĉirkaŭaĵo pro la karakteriza sono, kio estas miksaĵo el rokenrolo, bluso kaj latinamerikaj ritmoj. Ili kreas per tio la latinan rokon.
En 1969 aperis la unua sondisko Santana, kiu jam ĉe la unua fojo rikoltis sukceson kaj ebligis la sinprezenton dum la fama Woodstock-festivalo.
En 1972 eldonis Carlos sian unuan solo-diskon. Poste la sukceso de grupo venis al deklivo kiel ankaŭ la soloaj ambicioj de Carlos. Poste li estis tre invitita gastmuzikisto ĉe popularaj muzikgrupoj. Dum tio lia stilo iĝis nedubebla.
En 1999 li kaj lia grupo plenumis sukcesan revenon: la albumo Supernatural sukcesis dismonde kaj atingis ĉe Grammy en 2000 kun 9 premioj novan rekordon. Ekde tiam Santana ricevis multajn muzikpremiojn kiel grupgvidanto kaj soloa muzikisto.
La privathomo
Meze de la 1970-aj jaroj, Carlos Santana – kiel multaj tiutempe-, alprenis spiritualismon kaj alfidis provizore unu hindian guruon . Tiam trovas li vivmoton por si: Ni ĉiuj estas unu. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj, li estas aktiva ano kun lia edzino Deborah en kristana komunumo. Ili agadas kune dum jarcentoj en socialaj terenoj. Meze de la 1990-aj ajroj fondis ili Milagro Foundation unu komunutilan fondaĵon, kiu celas la lernigan helpon de malavantaĝuloj. Pro iliaj engaĝo, oni multfoje estimigis ilin ambaŭ. Tiel nomis ekzemple la urba registaro de San Francisco en 1987 la 6-an de junio Santana-tago.
Diskografio
Carlos Santana kaj la grupo Santana
- 1969 Santana
- 1970 Abraxas
- 1971 Santana III
- 1972 Caravanserai
- 1973 Welcome
- 1974 Greatest Hits kaj Borboletta
- 1975 Lotus
- 1976 Festival kaj Amigos
- 1977 Moonflower
- 1978 Inner Secrets
- 1979 Marathon
- 1981 Zebop
- 1982 Shango
- 1985 Beyond Appearances
- 1987 Freedom
- 1988 Viva Santana
- 1989 Early Music
- 1990 Spirits Dancing In The Flesh
- 1992 Milagro
- 1993 Sacred Fire
- 1995 Dance Of The Rainbow Serpent
- 1997 Live At The Filmore 1968
- 1998 Best Of Santana
- 1999 Supernatural
- 2002 The Essential Santana kaj Shaman
- 2004 Hymns
Santana solo
- 1972 Live - Carlos Santana and Buddy Miles
- 1973 Love, Devotion, Surrender - Carlos Santana kaj John McLaughlin
- 1974 Illuminations - Carlos Santana kaj Alice Coltrane
- 1979 Oneness, Silver Dreams - Golden Reality
- 1980 Swing Of Delight
- 1983 Havana Moon
- 1987 Blues For Salvador
Krom tiuj albumoj li estas aŭskultebla sur multaj diskoj, ĉar li gastis dum multaj koncertoj.
Eksteraj ligiloj
- http://www.santana.com oficiala retpaĝo (angla)
- http://www.santana.de Arkivigite je 2010-06-18 per la retarkivo Wayback Machine oficiala fanpaĝo (germana)