Cegléd

Cegléd
urbo
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hungario
Regiono Meza Hungario
Departemento Pest
Distrikto Cegléd
Adreso Kossuth tér 1

2700 Cegléd

Poŝtkodo 2700
Poŝtkodo 2700
Telefonkodo (+36) 53
Kodo laŭ KSH 11341
Retpaĝaro www.cegled.hu
Politiko
Urbestro (ekde [kiam?]) László Takáts (FIDESZ-KDNP)
Demografio
Loĝantaro 35 885  (1-a de januaro 2015)[1]
Loĝdenso 156,51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 11′ N, 19° 48′ O (mapo)47.17722222222219.798055555556Koordinatoj: 47° 11′ N, 19° 48′ O (mapo)
Areo 244,87 km² (24 487 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Cegléd (Hungario)
Cegléd (Hungario)
DEC
Cegléd
Cegléd
Situo de Cegléd
Cegléd (Pest)
Cegléd (Pest)
DEC
Cegléd
Cegléd
Situo de Cegléd

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cegléd [+]
vdr

Cegléd [ceglEd] estas urbo kun titolo vinvilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Cegléd, kies centro ĝi estas.

Urbocentro de Cegléd

Situo

Cegléd estas grava fervoja nodo, tie disbranĉiĝas la fervoja ĉeflinio el Budapeŝto sude al Szeged, oriente al Szolnok, kaj poste al Debrecen, Ukrainio, Rumanio.

Historio

La urbo estis loĝata jam dum la kuprepoko, poste skitoj kaj sarmatoj loĝis antaŭ la hungaroj. Dum la turka erao ĝi estis sultana bieno, kie la vivo estis pli milda. Ĝi estas tipa hungara ebenaĵa urbo, ĝi liveris ĉiam agrikulturajn varojn al la ĉefurbo, situanta 72 km nordokcidente. Oni kultivas tie fruktojn, legomojn, bredas brutojn kaj kortbirdadon. Dum la reĝlando la komunumo estis konsilantrajta urbo.

La foirplaco de la urbo estas grava, ĉar tie diris historian parolon du liberecherooj de la hungara historio: György Dózsa en 1514 kaj Lajos Kossuth en 1848.

Vidindaĵoj

Urbodomo de Cegléd

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Cegléd.

Ĝemelurboj

Referencoj

  1. Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)