Zoltán Rátóti
Zoltán Rátóti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1960 (64-jaraĝa) en Cegléd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1979–1983) |
Okupo | |
Okupo | aktoro loka politikisto |
Zoltán Rátóti, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rátóti Zoltán estas hungara aktoro, voĉoaktoro, teatrestro, reĝisoro, anoncisto.
Zoltán Rátóti [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1960 en Cegléd.
Biografio
Zoltán Rátóti akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1983, lia ĉefinstruisto estis István Horvai. Post siaj studoj li aliĝis al teatra kompanio de Teatro József Attila, poste en la teatra jaro 1990 al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). En la 1990-aj jaroj li estis membro en pli malgranda teatro aŭ li estis senstatusa aktoro. Inter 2000 kaj 2002 li apartenis al Teatro Szigligeti (Szolnok), poste al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 2000 li ankaŭ reĝisoradas. En 2006 kaj 2010 li estis elektita vilaĝestro de Magyarföld. Inter 2010-2016 li estis teatrestro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste li denove estas aktoro en la Nacia Teatro. Ekde 2012 li estas ankaŭ anoncisto de la Hungara Televizio. Komence li havis bonvivantajn rolojn, baldaŭ ĉiuspecajn rolojn. Li ricevis 3 premiojn inter 1993-2015, poste premion Kossuth en 2022.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- La Venecia Komercisto - Bassanio; Shylock
- Trojlo kaj Kresida - Hector
- Rikardo la 3-a - Richmond; Sir William Catesby
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - Okelly
- Henrik Ibsen: Peer Gynt - titolrolo
- Molière: Tartufo - Cléante
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- ‘‘Szeleburdi vakáció’‘ (1987)
- ‘‘Európa expressz’‘ (1998)
- ‘‘Szobafogság’‘ (2008)
- ‘‘Kincsem’‘ (2017)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- ‘‘Fehér rozsda’‘ (1982)
- ‘‘A múzsa csókja’‘ (1998)
- ‘‘A kísértés’‘ (2007)
- ‘‘Végzős kezdők’‘ (2013)
Elektitaj reĝisoraĵoj
- Oscar Wilde: Bunbury (2000)
- Ferenc Molnár: Az ibolya (2014)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Charlie Sheen, Alec Baldwin, Jim Carrey, Tim Robbins, Keanu Reeves, Terence Hill, Jean-Claude Van Damme, Christopher Reeve, Joaquin Phoenix, Harrison Ford, Tom Cruise, Alain Delon, kaj aliaj [2]