Chartres
Chartres [ʃaʁtʁ ] (proponitaj esperantigoj Ŝartro, Ĉartro ) estas franca komunumo , kiu situas 90 km sudokcidente de Parizo . Ĝi estas la plej granda urbo kaj la prefektejo de la departemento Eure-et-Loir , en la regiono Centro-Valo de Luaro . En la jaro 2010, ĝi havis 38 931 loĝantojn[ 1] , kiuj nomiĝas en la franca lingvo Chartrains .
Chartres estas fama pro sia katedralo , elstara pro ĝiaj vitraloj . La turoj de la katedralo videblas de malproksime super la ebena pejzaĝo de la natura regiono Beauce.
Geografio
Chartres estas la tradicia ĉefurbo de la natura, intense agrokultura regiono Beauce.
Ĉirkaŭ Chartres
Lèves
Champhol
Gasville-Oisème
Mainvilliers, Lucé
Nogent-le-Phaye
Luisant
Le Coudray
Gellainville
Monumentoj
La katedralo de Chartres
La plej fama monumento en Chartres estas la katedralo Notre-Dame , konstruita en la 12-a kaj 13-a jarcentoj . Ĝi estas rimarkinde bone konservita kaj elstara ekzemplo de gotika arkitekturo . Ĝi estis deklarita historia monumento en 1862 [ 2] kaj, ekde 1979 , ĝi apartenas al la monda heredaĵo de Unesko [ 3] .
Famuloj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
The article is a derivative under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License .
A link to the original article can be found here and attribution parties here
By using this site, you agree to the Terms of Use . Gpedia ® is a registered trademark of the Cyberajah Pty Ltd