Distrikto Baja
La Distrikto Baja (hungare Bajai járás) estas hungara distrikto en subregiono de Baja en departemento Bács-Kiskun.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4c/Bajai_j%C3%A1r%C3%A1s.png/220px-Bajai_j%C3%A1r%C3%A1s.png)
La ĉefurbo estas Baja, kiu estas urbo, krome estas unusola grandvilaĝo, la ceteraj estas vilaĝoj. La distrikto etendiĝas sur ebenaĵo laŭ la Danubo.
La areo estas 1008,80 km², kie loĝas 66 600 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo.
Historio
Tiu distrikto funkciis jam en la historio, tamen ĝi ne funkciis inter 1983-2013. El la komunumoj 12 ne havas memstarajn administradojn. En tiuj lokoj komuna administrado funkcias.
Komunumoj
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Baja
- grandvilaĝo: Sükösd
- vilaĝoj kun memstara administrado: Dávod, Érsekcsanád, Felsőszentiván, Gara, Hercegszántó, Nagybaracska, Nemesnádudvar, Szeremle, Vaskút
- vilaĝoj sen memstara administrado: Bácsszentgyörgy, Bátmonostor, Csátalja, Csávoly, Dunafalva, Érsekhalma
Fontoj
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio