Druĵkivka
Druĵkivka (ukraine Дружківка) estas urbo en Donecka provinco, Ukrainio. Ĝia populacio estis 53 977 loĝantoj en 2022.
En 2014, Druĵkivka dum tri monatoj estis sub kontrolo de la memdeklarita Donecka Popola Respubliko. La 5-an de julio 2014, ukrainaj armitaj fortoj liberigis la urbon. Post batalado, la 30-an de septembro 2022 la registaro de Rusio deklaris ĝin aneksita al la teritorio de Rusio kune kun la tuta Donecka provinco kaj tri aliaj provincoj de Ukrainio. Ĉar tio estas nur postulo de agrese militanta najbara ŝtato, klaras ke la registaro de Ukrainio kaj la internacia juro neniel akceptas tion. Necesas atendi internacie akceptitan traktaton pri paco.
Vidu ankaŭ