Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro
Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro | |
---|---|
(frakcio) | |
politika organizaĵo • politika internacio • European political alliance | |
Fondiĝo | marton 2000 |
Ideologio | kontraŭkapitalismo marksismo marksisma ekonomio kontraŭliberalismo |
La Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro (france "Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro", angle "European Anti-Capitalist Left" aŭ "EKM") estas reto de eŭropaj politikaj partioj klasitaj maldekstre ekstremaj, fondita en marto 2000 en Lisbono de la Socialista Partio ( Skotlando), la Bloko de Maldekstro ( Portugalio), la Ruĝa kaj Verda Alianco ( Danio), la Nova Partio Kontraŭkapitalisma (eksa Ligo Komunista Revoluciista aŭ LCR) ( Francio) kaj la Partio de Libereco kaj Solidareco ( Turkio).
La Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro organizas almenaŭ unufoje jare konferencon por organizi eŭropnivelajn kampanjojn kaj interŝanĝi informojn pri diversaj luktoj.
Pluraj partioj estas samtempe membroj de EKM kaj de Eŭropa Maldekstro (EM).
Membroj
- Germanio : Deutsche Kommunistische Partei (DKP, Germana Komunista Partio);
- Anglio kaj Kimrio: Socialist Workers Party (SWP, Socialista Laborista Partio);
- Anglio kaj Kimrio : Respect;
- Anglio kaj Kimrio : Socialist Party (SP, Socialista Partio);
- Katalunio : Esquerra unida i alternativa (Unuiĝinta kaj Alternativa Maldekstro);
- Danio : Ruĝa kaj Verda Alianco (RGA);
- Skotlando : Scottish Socialist Party (SSP);
- Hispanio : Izquierda anticapitalista (IA, Kontraŭkapitalisma Maldekstro);
- Grekio : Synaspismos;
- Irlando : Socialista Partio (SP);
- Italio : Sinistra critica (Kritika Maldekstro);
- Francio : Nova Partio Kontraŭkapitalisma (NPA)[1];
- Luksemburgo : La Maldekstro (Dei Lénk/La Gauche/Die Linke;
- Eŭskio : Zutik;
- Pollando : Polska Partia Pracy, Pollanda Partio de Laboro (PPP);
- Portugalio : Bloko de Maldekstro (BE);
- Svislando : Movado por Socialismo;
- Svislando Solidarecoj;
- Turkio : Partio de Libereco kaj Solidareco (ÖDP).
Kvar el tiuj partioj apartenas ankaŭ al Eŭropa Maldekstro : tio estas la kazo de "Bloko de Maldekstro", de "Esquerra unida i alternativa", de "Dei Lénk", de "Ruĝa kaj Verda Alianco" kaj de "ÖDP"[2].
La Komunista Partio de Germanio estas observa membro de la Eŭropa Kontraŭkapitalisma Maldekstro[3].
En la Eŭropa Parlamento
Ĉar la EKM ne havas frakcion en la Eŭropa Parlamento, iuj el tiuj organizaĵoj sidas en la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj (kvin parlamentanoj reprezentantaj tri organizaĵojn, sidas en la Eŭropa Parlamento).
Referencoj
- ↑ Olivier Besancenot vigligas la Eŭropan Kontraŭkapitalisman Maldekstron Arkivigite je 2009-04-23 per la retarkivo Wayback Machine, 6-an de aprilo 2009
- ↑ Partioj membroj de Eŭropa Maldekstro. Arkivita el la originalo je 2012-03-25. Alirita 2014-09-02 .
- ↑ Partioj membroj de Eŭropa Maldekstro. Arkivita el la originalo je 2009-05-28. Alirita 2014-09-02 .
Eksteraj ligiloj
- Oficiala interretejo Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine