Eŭropa Nacia Fronto
Eŭropa Nacia Fronto | |
---|---|
france Front national européen | |
European political alliance | |
ĉefsekretario | Roberto Fiore |
Fondiĝo | oktobro 2004 |
Dissolvo | 2009 |
Koloro(j) | verde, ruĝa kaj nigra |
Ideologio | ultranaciismo novfaŝismo popolismo |
Retejo | la eksa retejo europeannationalfront.org, arkivigita en aŭgusto 2009 |
La Eŭropa Nacia Fronto (france "Front national européen" aŭ "ENF") estis movado kreita en oktobro 2004 kaj malfondita en 2009, kiu arigis diversajn ultranaciismajn movadojn en Eŭropo. Ĝia ĉefsekretario estis Roberto Fiore.
Membroj
- Germanio : Nacidemokrata partio de Germanio (NPD)
- Hispanio : Hispana Falango (hispane La Falange
- Grekio : Ora Tagiĝo (greke Χρυσή Αυγή, novfaŝisma kaj dekstre ekstremisma partio, en Grekio juĝata krima unuiĝo)
- Italio : Nova Forto (itale Forza Nuova
- Pollando : nacia renaskiĝo de Pollando (rumane Narodowe Odrodzenie Polski, estis fondomembro de la Eŭropa Nacia Fronto en oktobro 2004 sed baldaŭ forlasis la fronton pro konfliktoj kun la germana branĉo NPD)
- Rumanio : Nova Dekstro (rumane Noua Dreaptă)
Aliĝintaj movadoj
- Anglio : Partio "Anglio unue" (angle England First Party)
- Bulgario : Unuiĝo de Bulgara Popolo (bulgare Български национален съюз)
- Latvio : Nacia Potenca Unio (angle Nacionālā Spēka Savienība, dubinda informo, multaj alilingvaj tekstoj ne listigas ĝin)
- Portugalio : Renoviga Nacia Partio (portugale Partido Nacional Renovador)
- Slovakio : Slovaka nacia unueco (slovake Slovenská národná jednota, dubinda informo, multaj alilingvaj tekstoj ne listigas ĝin)
- Ĉeĥio : Nacia unuiĝo (ĉeĥe Národní sjednocení, dubinda informo, multaj alilingvaj tekstoj ne listigas ĝin)
Eksaj membroj
- Francio : Franca Renovigo (france Renouveau français)
- Grekio : Patriota Alianco (greke Πατριωτική Συμμαχία, mallonge ΠΑΤΡΙ.Σ. πατρίς patris signifas "partion" en la greka; fondita en 2004 kaj malfondita jam en 2007)
- Nederlando : Nacia Alianco ((nederlande Nationale Alliantie), mem-malfondita en 2007)
- Ukrainio : Tutukrainia Unuiĝo « Libereco » (ukraine Всеукраїнське об'єднання «Свобода»)
Ideologio
ENF volis agi kiel aktiva « konfederacio » por « Eŭropo de nacioj » kun apogo de tradiciaj naciismoj, por la defendo de Okcidenta kristanismo kaj de kristanismo.
La movado kontraŭis « eŭropismon » (aŭ eŭropa naciismo), tio estas la kreo de eŭropa nacio, nuliganta tiel la nunaj ekzistantaj tradiciajn eŭropajn naciojn, kiuj fariĝus provincoj (eŭropregionismo). Ĝi kondamnis ankaŭ la nunan eŭropan konstruon.
Agado
La 24-an de junio 2007, ENF kunvenis en Bukareŝto en Rumanio por la 80-jariĝo de la fondo de la « Legio de la ĉefanĝelo Sankta Mikaelo » (infiintarea Miscarii Legionare ; Garda de Fier) de Corneliu Zelea Codreanu[1].
Referencoj
- ↑ « The Legionary Movement: 80 years celebration » (angle), 1-an de julio 2007 en la eksa retejo de ENF, intertempe ne plu havebla