Estepa de San Juan
Estepa de San Juan | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 42180 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 2° 20′ U (mapo)41.926388888889-2.3336111111111Koordinatoj: 41° 56′ N, 2° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 254 m [+] | ||
Areo | 10,45 km² (1 045 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Estepa de San Juan [+] | |||
Estepa de San Juan [esTEpa desanĤŬAN] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza. La loknomo Estepa de San Juan estas etimologie komprenebla kiel Stepo de Sankta Johano.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,45 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 9 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 110 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.
Ĝi distas 26 km de Sorio, provinca ĉefurbo. En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 729 hektarojn, nome 70% de la teritorio.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Stefano.