Giulio Andreotti

Giulio Andreotti
Persona informo
Giulio Andreotti
Naskonomo Giulio Andreotti
Naskiĝo 14-an de januaro 1919 (1919-01-14)
en Romo,  Reĝlando Italio
Morto 6-an de majo 2013 (2013-05-06) (94-jaraĝa)
en Romo
Mortis per Acute respiratory distress syndrome (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Campo Verano (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj itala vd
Loĝloko Romo vd
Ŝtataneco Italio (1946–2013)
Reĝlando Italio (1919–1946) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Itala kristan-demokrata partio
Unio de Demokratoj Kristanaj kaj de Centro
European Democracy (en) Traduki
Partio Popola Itala
For the Autonomies (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Giulio Andreotti
Familio
Edz(in)o Livia Andreotti (en) Traduki (1945–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lamberto Andreotti (en) Traduki, Serena Andreotti (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
raportisto
diplomato
politikisto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Romo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giulio Andreotti (naskiĝis la  14-an de januaro 1919 (nun 1919-01-14) en Romo, mortis la 6-an de majo 2013 (94‑jara) estis Itala politikisto, unu el la ĉefaj italaj ŝtatistoj post la Dua Mondmilito. Li funkciis kiel Ĉefministro de Italio en sep malsamaj okazoj, de 1972-1973, 1979-1976 kaj 1985-1992. Li ankaŭ funkciis kiel Ministro de Defendo, Ministro por eksteraj aferoj kaj Ministro de la interno. Komenciĝante en 1991, Andreotti funkciis kiel dumviva senatano en la itala parlamento.

Andreotti en 1978
Andreotti en 1978

Andreotti fariĝis aktiva en la kristan-demokrata partio dum la Dua Mondmilito. Li eniris la parlamenton en 1946 por la unua fojo. Dum lia vivo, krom estis sep foje la ĉef-ministro, li ankaŭ estis plurfoje ordinara ministro. Li certe estis unu el la plej gravaj politikistoj de la itala historio. Andreotti ĉiam estis centra kaj kristana politikisto, kiu kontraŭstaris komunismon kaj estis amikeca kun Usono.

En 2002, Andreotti estis kondamnita al dudek-kvar jaroj en la malliberejo pro la organizado de la murdo en 1979 de la ĵurnalisto Mino Pecorelli, kiu skribis en artikoloj ke Andreotti havis ligojn kun la mafio. En apelacia proceso la postan jaron la origina decido estis ŝanĝita, ĉar la kortumo decidis ke ne estis sufiĉe da pruvoj por kondamni Andreotti. La saman jaron, alia kortumo en Palermo deklaris ke li havis fortajn kontaktojn kun la mafio, sed nur antaŭ 1980, do la krimoj jam ne plu estas puneblaj.

Maljuste akuzitaj de koluzio kun la mafio, li estis plene absolvita en ĉiuj tri niveloj de tribunaloj. Dum lia longa politika kariero, Andreotti ĉiam estis akuzita pri kaŝitaj rilatoj kun la sekretaj servoj, la mafio, la P2 kaj tiel plu.