Gorakhpur

Gorakhpur
Metropolo kaj universitata urbo
Lando Barato Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Situo Gorakhpur
 - alteco 69 m s. m.
 - koordinatoj 26° 33′ 00″ N 83° 09′ 00″ O / 26.55000 °N, 83.15000 °O / 26.55000; 83.15000 (mapo)
Loĝantaro 719,097 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 273 0xx
Telefona antaŭkodo 551
Aŭtokodoj UP-53
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Gorakhpur
Portalo pri Barato

Ornama pordego en Gorakhpur

Gorakhpur (hindie: गोरखपुर, urdue: گورکھپور) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo. La urbo estis nomumita pri jogulo-sanktulo kaj asketo.

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 673 446 loĝantoj sur areo de 141 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 776 loĝantoj/km².

Geografio

Gorakhpur etendiĝas en norda parto de la lando laŭ flankorivero de Gango. Kanpur troviĝas 359, Laknaŭo 276, Varanasio 231, Allahabad 339, Delhio 783 km kaj Mumbajo 1690 km-ojn.

Historio

Gorakhpur estis hejmo de mezepoka hinduosanktulo Gorakshanath, tial la urbo tiris pilgrimantojn. En la 12-a jarcento islama reganto konkeris la tutan regionon. La britoj kontrolis la urbon inter 1803-1947, dume ribelo okazis en 1857 kaj tertremo en 1934.

Trafiko

Gorakhpur havas 4 stacidomojn kaj flughavenon tre proksime. Naciaj aŭtovojoj tuŝas la urbon.

Vidindaĵoj

Vido al homo en Gorakhpur