Granda marĉokanbirdo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Granda marĉokanbirdo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Acrocephalus rufescens (Sharpe & Bouvier, 1877) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Granda marĉokanbirdo (Acrocephalus rufescens) estas afrotropisa paserina birdo de la genro Acrocephalus aŭ kanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj.
Tiu specio montras ruĝecan nuancon en la bruna plumaro, kio videblas en la latina scienca nomo kie rufescens aludas al tia ruĝeca nuanco. La subaj partoj estas pli helaj.
Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Gabono, Ganao, Kenjo, Malio, Maŭritanio, Namibio, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas marĉo kio nomigas la specion.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- BirdLife International 2004. Acrocephalus rufescens. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|