Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 20 347 loĝantoj sur areo de 21,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 949 loĝantoj/km². La urbanojn oni kutime nomas grand-synthois(es) en la franca lingvo.
Blazono
Geografio
Grande-Synthe/Groot-Sinten havas landlimon kun Dunkerque/Duinkerke, de kiu ĝi estas konsiderebla kiel ĉirkaŭurbo, kaj situas proksime al la Manika Markolo. La urbo ĝuas centran situon inter Lillo, Kalezo kaj Bruselo, ĉiuj alireblaj per aŭtoŝoseoj. La teritorio havas komunan limon kun Dunkirko, Spycker, Armbouts-Cappel kaj Brouckerque.
Historio
Same kiel najbara Dunkerque, Grande-Synthe estis preskaŭ komplete detruita komence de la dua mondmilito en 1940, kiam la britaj kaj francaj soldatoj estis evakuitaj el tie.