Sportista teamo de Haitio en la Olimpikoj ekde la jaro 1900 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, kun kvar interrompoj partoprenis en 17 someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ĝis nun nur en 2022 estis unusola haitia partoprenanto. La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temis pri bronza medalo de la sep-membra vira sportpafa skipo en la Somera Olimpiko 1924 kaj pri arĝenta medalo pri vira longosalto en la Somera Olimpiko 1928. Ekde tiam atingiĝis neniuj pliaj medaloj.