Hans Karlinger
Hans KARLINGER (naskiĝinta la 8-an de marto 1882 en Munkeno, mortinta samloke la 8-an de septembro 1944) estis germana arthistoriisto kaj universitata profesoro je Teknologia altlernejo Akeno (RWTH) kaj Teknologia Universitato Munkeno (TH).
Vivo kaj agado
Post la abiturienta ekzameniĝo en 1902 ĉe la munkena Vilhelma Gimnazio[1] li trejniĝis kiel stukisto kaj artista meblisto; sekvis lernoknaba ekzameniĝo en 1905. En 1903/04 estis li sekretario de la eksa otomanimperia ministro pri justico Al-Raŝid Bej. Nur poste li ekstudis arkeologkion, antropologion kaj arthistorion kaj doktoriĝis en 1908 ĉe Berthold Riehl kaj Paul Wolters post defendo de la tezo Studien zur Entwicklungsgeschichte des spätgotischen Kirchenbaus im Münchener Gebiet. Kiel studento li edukistis por la filo de la verkistino Helene Böhlau. En 1909 li ricevis postenon en la Bavara landa oficejo pri monumentprotektado kie li en 1914 li nomumiĝis konservisto. En 1919 oni transdonis al li la postenon de kuratoro por la arkitekturaj kolektoj de TH-Munkeno, kie estis fruktodona kunlaboro kun la Ĝenerala Konservatorio. Ĉi tie Karlinger habilitiĝis jaron poste. Sekve, la fakultato pri arkitekturo de TH dungis lin kiel privatan docenton kaj ekde 1923 kiel eksterordan profesoron. Vokon al Würzburg li ne sekvis, verŝajne pro fruktodona (eldonista) kunlaboro kun Max Hautmann kaj Joseph Popp. En 1926 li akceptis inviton fare de RWTH-Akeno, kie li fariĝis orda profesoro pri arthistorio kiel posteulo de Max Schmid-Burgk. Samtempe nomumiĝis li direktoro de la Reiff-muzeo ligita al la universitato. Munkene li ĉefe estis okupiĝinta pri bavara arthistorio, prelegante pri popola kaj metia artoj. Sed Akene li ekkontaktis la rejnlandajn monumentzorgantojn (ekz. Paul Clemen) kaj pere de la Akena Artlernejo li ankaŭ interesiĝis pri aktualaj kirkkonstruaj problemoj (Schwarz, Schwippert); la proksimeco de Franclando ekscitis ĉe Karlinger vivan intereson pri franca gotiko. Popolartajn studojn li tiam faris kune kun la kolonjo fakulto Friedrich von der Leyen. En 1929 vane la friburganoj vokis lin, kaj ankaŭ la oferto postanti Georg Hager kiel ĉefa bavara monumentprotektisto ne tro allogis.
Tamen, iel Karlinger spertis certan malkontenton kun la akena universitata medio, kio montriĝis ekzemple en tio, ke li iom neglektis la okupiĝon muzeestran: tio forpuŝis la institucion el la atentoj tiel altlerneja kiel publika. Sed ankaŭ la malfacilaĵoj adaptiĝi al la vivo en la rejnlanda landlima urbo Akeno (kontraste al la ŝtata ĉefurbo kaj kulturmetropolo Munkeno) kaj problemoj kun la naskiĝanta naziisma sistemo igis lin pli kaj pli ofte malsaniĝi. Politikaj premoj ankaǔ rezultigis malpermeson de kelkaj skribaĵoj liaj. Post priesplora demandado fare de Gestapo en 1938 li suferis nervokrizon. Do en 1932 li decidis reiri Munkenon; tie li estis akceptita kiel orda profesoro pri arthistorio kun la fokusoj de romanika kaj germana popola artoj en Bavarujo. La universitato restis lia deĵorloko ĝis frua forpaso en 1944. Lia filo Felix Karlinger, filologo kaj etnologo, estis longtempa profesoro ĉe la Salcburga universitato.[2]
Krom prelegoj altlernejaj Karlinger ne hontis aktivi en popolaltlerneje kaj ekstergrandurbe: krom sciencaĵoj Karlinger ofte paralelis popularsciencajn legolibrojn. Ne plu realiĝis libroprojektoj pri Wachau kaj la rilato inter arto kaj religio. Disĉiploj liaj estis i.a. la katedralaj ĉefkonstruistoj Felix Kreusch (Akeno) kaj Willy Weyres, krome Friedrich Krauss kaj Torsten Gebhard.
Skribaĵoj (elekto)
Krom ne tute 200 eseoj verkis li 35 librojn, i.a. la jenajn:
- Bezirksamt Ebern (=Die Kunstdenkmäler des Königreichs Bayern, 3/kajero 15). Oldenbourg, München 1916.
- Die bairischen Bauerntrachten. Beiträge zu ihrer Geschichte (=Bayerische Hefte für Volkskunde, kajero 1/2). Bayerischer Landesverein für Heimatschutz, München 1918.
- Bezirksamt Eggenfelden (=Die Kunstdenkmäler von Bayern, 4/kajero 8). Oldenbourg, München 1923.
- Die romanische Steinplastik in Altbayern und Salzburg 1050–1260. Filser, Augsburg 1924.
- Die Kunst der Gotik (=Propyläen-Kunstgeschichte, 7). Propyläen-Verlag, Berlin 1926.
- Theodor Fischer. Ein deutscher Baumeister. Callwey, München 1932.
- München und die deutsche Kunst des XIX. Jahrhunderts (=Bayerische Heimatbücher, 6). Knorr & Hirth, München 1933.
- Im Raum der oberen Donau. Kunst, Landschaft und Volkstum. Pustet, Salzburg k. a. 1937.
- Deutsche Volkskunst. Propyläen-Verlag, Berlin 1938.
- Zahl und Maß. Zehn Aufsätze vom Ausdruck und Inhalt der gotischen Welt. Gallus-Verlag, Wien, 1944.
Literaturo
- Kürschners Deutscher Gelehrtenkalender. 1926, kol. 893.
- Karlinger, Felix: "Karlinger, Hans" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 271-272
Eksteraj ligiloj
Notoj
- ↑ Jahresbericht vom K. Wilhelms-Gymnasium zu München. ZDB-ID 12448436, 1901/02
- ↑ Romanistenlexikon