Horná Breznica
Horná Breznica | |
hungare: Felsőnyíresd, germane: Oberbresnitz | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Horná Breznica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Púchov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Považie |
Situo | Horná Breznica |
- alteco | 334 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 06′ 30″ N 18° 15′ 01″ O / 49.10833 °N, 18.25028 °O (mapo) |
Areo | 12,28 km² (1 228 ha) |
Loĝantaro | 469 (31.12.2011) |
Denseco | 38,19 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1388 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 020 61 |
Telefona antaŭkodo | +421-42 |
Aŭtokodoj | PU |
NUTS | 557692 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Horná Breznica | |
Retpaĝo: hornabreznica.eu | |
Portalo pri Slovakio |
Horná Breznica (hungare Felsőnyíresd [felŝOnjIreŝd]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Horná Breznica situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Púchov troviĝas je 12 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1388 en formo "Breznycze". En 1471 jam 2 vilaĝoj formiĝis, tiu vilaĝo menciiĝas: "Kys Breznycza". En 1784 loĝis tie 430 vilaĝanoj (77 familioj) en 64 domoj, en 1828 580 vilaĝanoj en 56 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Breznic(z), poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőnyíresd 507 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Púchov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horná Breznica 453 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).