Ivata
Ivata | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 165 688 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 010 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 43′ N, 137° 51′ O (mapo)34.717888888889137.85152777778Koordinatoj: 34° 43′ N, 137° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 164,08 km² (16 408 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Iwata, Shizuoka [+] | |||||
Ivata (japane 磐田市) estas urbego en la ĉefa insulo Honŝu, en Gubernio Ŝizuoka, en regiono Ĉubu en Japanio.
Demografio
En 2020 Ivata havis populacion de 166 672.
Geografio
Ivata situas laŭ mallonga marbordo de Pacifiko. Hamamacu troviĝas 11, Fuĝieda 42, gubernia sidejo Ŝizuoka 58, Ŝimoda 101, ĉefurbo Tokio 188 kilometrojn aere laŭ [1].
Historio
Ivata estis loĝita dum la paleolitiko. Tiu periodo postlasis tumulojn kaj diversajn ilojn. Dum la Epoko de Edo poŝta stacio funkciis en tiu loko. Ivata estis establita en 1889 kun la kreado de la moderna municipsistemo, en la sekvaj eraoj la proksimaj loĝlokoj aliĝis al Ivata. Ĝi estis levita al urbostatuso en 1948. Denove aliaj proksimaj urbetoj kaj vilaĝoj aliĝis al Ivata en 2005.
Ekonomio
La ekonomio de Ivata estas ĉefe agrikultura kaj estas konata pro verda teo kaj melonoj kultivitaj en forcejoj. Signifa firmao pri motoroj havas ĉefsidejon, alia veturila firmao uzinon ĉi tie.
Eduko
En Ivata en 2 universitatoj kaj altlernejo funkcias.
Trafiko
Ivata havas fervojajn kaj aŭtovojajn kontaktojn al la regiono.
Klimato
Ivata situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj kaj humidaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas 16 °C kaj varias inter 12-21 °C. La jarpluvo averaĝas 1748 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-marto ankaŭ neĝas kaj tiam la precipitaĵo estas iomete malpli.
Vidindaĵoj
- kamforarbo kredeble 700 jarojn aĝa kun 18 m alteco, preskaŭ 3 m diametro
- preĝejoj
- lumturo
Ĝemelurboj
- Filipinoj, Dagupan ekde 1975
- Usono, Kalifornio, Mountain View ekde 1976
Fontoj
- WikiTrans