Irlando en la Somera Olimpiko 1968
Irlando en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 · 1932 · 1936 · 1948 · 1952 · 1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022 | ||||||||||||
Irlandaj sportistoj unue en 1924 partoprenis olimpikon en propra "irlanda teamo" - kvankam jam antaŭe sportistoj formale konkurantaj en britaj, kanadaj aŭ usonaj teamoj klare montris sian patriotismon esti irlandaj, ekzemple en la Somera Olimpiko 1904 per memfaritaj sportaj ĉemizoj kun granda verda trifolio, simbolo de Irlando - same ankaŭ Billy Sherring, la irlanddevena kanada ormedalinto en maratono de la Inter-Olimpiko 1906, havis tian trifolian ĉemizon.
Ekde 1924 oficiala irlanda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom unufoje en 1936. En vintraj olimpikoj irlandaj partoprenantoj teste ĉeestis en 1992, kaj ekde 1998 same kontinue partoprenas, kvankam en malgranda teamoj de maksimume 6 membroj, kaj ĝis nun sen atingo de medalo.
Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2024 la teamo sume atingis 15 orajn, 10 arĝentajn kaj 17 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 42-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La Olimpika Federacio de Irlando (ekde 2018 angle Olympic Federation of Ireland aŭ OFI, irlande Cónaidhm Oilimpeach na hÉireann, ĝis tiam ekde 1952 angle Olympic Council of Ireland, irlande Comhairle Oilimpeach na hÉireann) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1922 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato samjare.