Ivanka pri Nitre
Ivanka pri Nitre | |
hungare: Nyitraivánka, germane: Iwanka bei Neutra | |
municipo | |
Preĝejo en Ivanka pri Nitre
| |
Oficiala nomo: Ivanka pri Nitre | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Nitra |
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Nitra princlando, Supra Hungarujo |
Parto de | Požitavie |
Rivero | Malá Nitra |
Situo | Ivanka pri Nitre |
- alteco | 140 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 14′ 19″ N 18° 07′ 01″ O / 48.23861 °N, 18.11694 °O (mapo) |
Areo | 14,9 km² (1 490 ha) |
Loĝantaro | 2 486 (31.12.2010) |
Denseco | 166,85 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1400 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 951 12 |
Telefona antaŭkodo | +421-37 |
Aŭtokodoj | NR |
NUTS | 558320 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Ivanka pri Nitre | |
Retpaĝo: www.ivankaprinitre.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Ivanka pri Nitre, hungare Nyitraivánka estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra.
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ riverobranĉo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra-Nové Zámky. Nitra troviĝas 8 km de ĉi tie.
Historio
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. Dum la mezepoko estis tie 3 vilaĝoj. Tie okazis batalo inter ĉeĥa kaj hungara armeoj en 1271.
Luk
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1220, el 1330 en formo Lyuky. La kampoj apartenis al vicpastro de Nitra. En 1891 la vilaĝo unuiĝis kun Gergelyfalva.
Gergelyfalva/Gergeľová
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1247 en formo Megerd. Tiam la kampoj apartenis al la reĝo, poste al diversaj figuroj. En 1891 la vilaĝo unuiĝis kun Luk.
Ivánka/Ivanka
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1400 en formo Ivankafalva. En 1924 unuiĝis la jam unuiĝintaj vilaĝoj Luk kaj Gergelyfalva.
En 1910 loĝis tie 1016 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝoj apartenis al la sendependa Slovakio. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj vilaĝoj, kie la slovakoj vivas en majoritato, ne apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2299 homoj, (2260 slovakoj).
Vidindaĵoj
- baroka katolika preĝejo omaĝe al episkopo Sankta Marteno de 1772, la turo estas 151 cm oblikva
- klasikisma nobeldomo el la 18-a jarcento
Famuloj
- en la iama Ivánka naskiĝis hungara juristo Károly Kossovich
- en la iama Nyitraivánka mortis:
- hungara ministro Vilmos Tóth
- hungaraj politikistoj János Markhot kaj Gyula Markhot