Senparenca lingvo estas lingvo, kiu ŝajnas ne esti parenca kun iu alia konata lingvo; do ĝi apartenas al unumembra lingva familio. La sekva listo de senparencaj lingvoj estas pli-malpli kompleta por Afriko kaj Eŭrazio.
Pluraj el la lingvoj en la listo estas antikvaj lingvoj, kiuj eble havis parencajn lingvojn en sia tempo, sed tiuj ne konserviĝis. La senparencaj lingvoj de hodiaŭ eble estas la lastaj restaĵoj de iamaj lingvaroj, aŭ eble ili ja estas parencaj kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, sed la simileco estas ne plu videbla pro la ŝanĝiĝoj en ambaŭ lingvoj. Tamen, se du lingvoj devenas de unu komuna pralingvo, ĝenerale tio estas konstatebla eĉ post pluraj jarmiloj da aparta evoluado, do, se la eŭska, ekzemple, parencas kun aliaj hodiaŭaj lingvoj, la komuna pralingvo devas troviĝi en tre fora pasinteco.
Certe estas strukturaj similaĵoj inter la japana kaj la korea, sed tio ne pruvas multe. Ofta tezo estas, ke la japana kaj la korea ambaŭ estas parencoj de la altaja lingvaro, sed tiun tezon ne konsentas la plejmulto de lingvistoj.