Barato: la kosma flug-aparatoSpace Capsule Recovery Experiment SRE 1 finas ĝian 12-tagan flugon orbitan. Per tio, Barato fariĝis unu el la landoj scipovantaj atmosferan eniron de spaca aparato.
Mortis Abbé Pierre, 94-jaraĝa. Ekde 1949 li dediĉis sian vivon al malriĉuloj kaj senhejmuloj. Li estis unu el la plej amataj famkonataj personoj en Francio.
novelektita prezidanto de Ekvadoro, Rafael Correa, ricevis regosimbolon kaj benon per indiĝenaj ritoj. Morgaŭ li enposteniĝos laŭ la leĝaj solenoj.
Francio: Nicolas Sarkozy, kiu estis la nura kandidato en la partio UMP por esti kandidato por la prezidenta baloto, ricevis 98,1% da esprimitaj balotrajtoj (69,06% el 338 520 tutaj balotrajtoj) dum la investa kongreso kiu kostis 3 milionojn da eŭroj.
Etiopia armeo forpelas, venkas - kun aprobo de Usono - ĉiun islaman teroriston en Somalio. Ne ĉiuj loĝantoj de Somalio subtenas tion, rememorante la antaŭe okazintan militon inter la du ŝtatoj.