Rusia ĉefurbo Moskvo restis sen elektro. Proksimume duono de la urbo kaj ankaŭ multaj apudurboj estas absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de metroo, misfunkcion de pluraj Interretajserviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj. Simila energia krizo okazis antaŭe en Usono (aŭgusto2003).
Troviĝis la kadavroj de 16 ĉiliaj soldatoj en la Andoj; restas 29 soldatoj netrovitaj. La ĉilia prezidento, Ricardo Lagos, deklaris 3 tagojn de funebrado.
Sinmortiga bombatenco en la kurda urbo Irbil de Irako mortigas pli ol 50 personojn. En alia incidento, 9 irakaj soldatoj estas mortigitaj en bombatenco en sudo de Bagdado.