Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Kalia siliciido aŭ K≡Si estas binara neorganika kombinaĵo de kalio kaj silicio, malhelbruna pulvoro konsistanta je multoblaj konfiguracioj (KSi, K2Si, K4Si4).[1] Ĝi estas kemia substanco uzata en la produktado de aliaj metaloj. En akva solvaĵo ĝi reakcias eligante gason hidrogenan. Siliciido de kalio ankaŭ uzatas kiel solida brulaĵo ĉar ĝi estas malmultekosta ĉar ĝi estas kreita ekde memsubteneblaj materialoj, ne polucias la vivmedion kaj generas nur bonfarajn flankproduktojn pere de starigitaj komercaj revendoj.
Sintezoj
Sintezo 1
Mayeri kaj liaj kompaniuloj estigis natrian siliciidon per interagado de silicio kaj kalio sub alta temperaturo[2]. kalia siliciido estas tiel pirofora ke ĝi povas spontanee ekbruli en la aero. Pli ĵusaj esploroj elmontras ke ĝi estas sensiva al aero kaj humideco:
Sintezo 2
Per interagado de silicia duoksido kaj elementa kalio ĉe alta temperaturo:
Kalia siliciido facile reakcias kun akvo eligante gasan hidrogenon:
Reakcio 2
En ĉeesto de oksigeno, kalia siliciido estiĝas en silikaton:
Oni ĝenerale konsentas ke la reakcio inter siliciido de kalio kaj akvo estas tiel fulma kaj eksplodema, ke la reakcivarmo povas spontanee ekbruli la hidrogenon ĵus formitan, tiel kiel okazas en la reakcio de alkala metalo kun akvo.[2]
K2Si2O5 kutime uzatas en la fabrikado de sapoj kaj gluaĵoj.