Karl Otto Beetz
Karl Otto BEETZ (naskiĝinta la 7-an de junio 1859 en Neustadt am Rennsteig, mortinta en 1940 en Gotao) estis germana pedagogo kiu famiĝis per eldono de porinstruista antologio. Edzigis lin en 1883 Dorette Wolff kiu naskis kvar infanojn.
Vivo
Estante filo de komercisto li pasigis la junulajn jarojn en la Turingia Arbaro. Post frekvento de la realisma lernejo en Arnstadt, Beetz lernantis ĉe la Princa-ŝvarcburga landa seminario en Sondershausen. Post studis li ĉe universitato de Halle. Unue li dediĉis sin al la trejnado de estontaj bazlernejaj instruitoj. Deĵorinte en Sorge kaj en Worbis li restis en Romandujo ekde 1884 por pliperfektiĝi en la franca lingvo.
Post reveno patrujen li vokiĝis al la instituto Franckesche Stiftungen je Halle; paralele studis li filologion kaj filozofian prepar-pedagogion. Forlasis li en la 1890-a jaro la urbon Halle, por ekinstruisti en Gotao. Tie li fariĝis lernejestro kaj de 1903 distrikta lernejinspektisto. Post abdiko de la princo Karlo Eduardo, Beetz devis demisii ĉi-postene en 1919. Inter 1920 kaj 1927 li estis landa eklezikonsilisto en Gotao. En 1921 oni vokis lin al Vajmaro je laboro en la landa registaro de Turingio. Post ŝanĝo de kabineto li reiris en 1923 Gotaon: tie li aktivis ĝis 1926 kiel profesia distrikta administradkonsilisto.
Beetz redaktoris por la gazeto "Pädagogische Warte" kaj eldonis la antologian serion Bücherschatz für Lehrer.
Verkoj (elekto)
- (kun Dietmar Beetz): Die Gräfin und der Spielmann. Märchen aus der Bahnhofstraße, Erfurt: Edition D. B., 2002.[1]
- (kun Dietmar Beetz): Die Gräfin und der Spielmann. Märchen aus der Bahnhofstraße, Pinnow: Edition Digital, 2018.
- Einführung in die moderne Psychologie, 1900
Literaturo
- Rudolf Eisler: Philosophen-Lexikon, Berlin 1912, p. 863
- Eisler, Rudolf: "Beetz" - ĉe: Philosophen-Lexikon. Berlin 1912, p. 863
- Herrmann A. L. Degener: Degeners Wer ist's?, Berlin 1935, p. 84