Turingio

Turingio
germane Thüringen
Federacia lando
Nacia parko Hainich en Turingio
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Freistaat Thüringen
Kromnomo: Verda koro de Germanujo
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Turingio
Historiaj regionoj Germana Imperiestra Regno, Germana Regno, Tria regno, GDR
Montaro Turingia Arbaro
Najbaras kun
Riveroj
Situo Erfurto
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 50° 59′ N 11° 2′ O / 50.983 °N, 11.033 °O / 50.983; 11.033 (mapo)
Ĉefurbo Erfurto
Areo 16 172,10 km² (1 617 210 ha)
Loĝantaro 2 126 846 (decembro 2022)
Denseco 131,51 loĝ./km²
Ministroprezidanto Bodo Ramelow (La Maldekstro) ekde 2014
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-TH
Situo de Erfurto enkadre de Germanio
Situo de Erfurto enkadre de Germanio
Situo de Erfurto enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Thuringia
Retpaĝo: www.thüringen.de

TuringioTuringujo estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la orienta mezo de Germanio. Ĝia germana nomo estas Thüringen, en oficiala kunteksto Freistaat Thüringen. Ĝi havas areon de 16 172 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 2 126 846 loĝantojn.

Al Turingio limas la germanaj federaciaj landoj Bavario (sude), Hesio (okcidente), Malsupra Saksio (nord-okcidente), Saksio-Anhalto (norde kaj nord-okcidente) kaj Saksio (oriente).

Turingio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990. Gravis iam la Ludovikidoj por Turingio; rememstareco landa rericevitis nur en 1920. La (neoficiala) landa himno estas Thüringen, holdes Land.

Turingio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)


Geografio

Reliefo

La sudon de Turingio dominas la montaro Turingia Arbaro (Thüringer Wald), kiu oriente transiras al la Turingia Ardeza Montaro. Norde de la arbarego etendiĝas la Turingia Baseno. La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente. La Nacia Parko Hainich estas la sola nacia parko de la federacia lando.

La plej alta punkto de Turingio estas Großer Beerberg, kiu leviĝas 982,9 m super la marnivelon. La plej malalta loko troviĝas 114 m super la maro.

La Schorte-valo (germane: Schortetal) nombriĝas inter la plej belaj valoj de Turingio. Lignolando Turingia (germane: Thüringer Holzland) estas belega ripozumregiono en la centro orienta de Turingio.

Urboj

Ĉefurbo: Erfurto
Aliaj gravaj urboj: Arnstadt, Eisenach, Gera, Gotha, Ilmenau, Jena, Rudolstadt, Saalfeld, Sondershausen, Suhl, Vajmaro

Administra strukturo

En Turingio ekzistas 17 distriktoj (Landkreise) kaj 6 eksterdistriktaj urboj (kreisfreie Städte).

Distriktoj

en krampoj: la aŭtokodoj
  1. Altenburger Land (ABG)
  2. Eichsfeld (EIC)
  3. Gotha (GTH)
  4. Greiz (GRZ)
  5. Hildburghausen (HBN)
  6. Ilm (IK)
  7. Kyffhäuser (KYF)
  8. Nordhausen (NDH)
  9. Saale-Holzland (SHK)
  10. Saale-Orla (SOK)
  11. Saalfeld-Rudolstadt (SLF)
  12. Schmalkalden-Meiningen (SM)
  13. Sömmerda (SÖM)
  14. Sonneberg (SON)
  15. Unstrut-Hainich (UH)
  16. Wartburg (WAK)
  17. Weimarer Land (AP)

Eksterdistriktaj urboj

Kelkaj statistikaĵoj

ŝuldoj : 6.432 €/loĝanto (2002)
ŝuldoj entute: 15,0 Mrd. € (2002)
ISO 3166-2: DE-TH
oficiala retejo: thueringen.de
Politiko
ĉefministro: Christine Lieberknecht (CDU)
(ekde 2009-10-30)
reganta(j) partio(j): CDU, SPD
88 mandatoj en
la landa parlamento
CDU 30
Die Linke 27
SPD 18
FDP 7
Alianco '90/La Verduloj 6
lasta elekto: 30-a de aŭgusto 2009
sekva elekto: 2014
Reprezento en la
Federacio Konsilo
:
4 voĉoj

Turingia kuirarto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj