Oni ĝis hodiaŭ asocias lian nomon kun la famega Johana de Arko, kiu inversis la destinon de la milito kaj ebligis la kronadon de la nova reĝo en Reims la 17-an de julio1429.
Post sia morto Karlo la 7-a estis ofte kritikata pro tio, ke li malrapidigis la rekonkeron de Francio fare de Johana de Arko kaj forlasis ŝin post ŝia kapto en Compiègne (1430). Li tamen oficiale rehonorigis ŝin en 1456, kaj firme kontestis, ke ŝi estis herezulino. Karlo estis krome efika reĝo, kiu finpuŝis la anglojn el la reĝlando kaj restarigis fortan ekonomion danke al la reformoj de Jacques Cœur. Karlo la 7-a favoris galikanismon, kaj plifortigis la aŭtoritaton de la reĝo.
Klodvigo la 1-a • Klotaro la 1-a • Kariberto la 1-a • Guntramo la 1-a • Ĉilperiko la 1-a • Sigeberto la 1-a • Klotaro la 2-a • Dagoberto la 1-a • Sigeberto la 3-a • Klodvigo la 2-a • Klotaro la 3-a • Teodoriko la 3-a • Klodvigo la 3-a • Ĉildeberto la 3-a • Dagoberto la 3-a • Ĉilperiko la 2-a • Klotaro la 4-a • Teodoriko la 4-a • Ĉilderiko la 3-a