Kartvelio estis perforte aneksita al la FSSR de Transkaŭkazio kiu inkluzivis Armenion, Kartvelion kaj Azerbajĝanon. La soveta registaro devigis al Kartvelio cedi plurajn historiajn kartvelajn provincojn al Turkio (la provinco Tao-Klarjeti, al Azerbajĝano, la provinco Ereti, kaj Saingilo, al Armenio (la regiono Lori) kaj al Rusio parton de la marbordo de la Nigra Maro. La rusa mandato estis tre akra post la fino de la enlanda milito: La sovetoj ekzekutis ĉirkaŭ 50.000 personojn inter 1921 - 1924, pli ol 150.000 estis purigitaj sub la regado de Stalino kaj ĝia sekreta superulo de la kartvela polico, Lavrenty Beria inter 1935 – 1938, 1942 kaj 1945 - 1951. En 1936 la FSSR de Transkaŭkazio estis disigita kaj Kartvelio konvertiĝis en la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko.