Kirliana fotado
La procezo konata kiel Kirliana fotado[1] (aŭ Kirliana efiko) estis malkovrita hazarde en 1939 fare de sovetia teknikisto Semjon Kirlian kaj lia edzino, ĵurnalisto kaj instruisto Valentina Kirlian. Kirlianaj bildoj montras luman aŭreolon ĉirkaŭ objekto submetita al alta elektra tensio.
Por Kirlian kaj liaj posteuloj, ligitaj al la kampo de parapsikologio kaj energimedicino, Kirlian-fotado estus manifestiĝo de la homa aŭro. Tiu fenomeno iĝis populara kun la publikigo de la libro de Sheila Ostrander kaj Lynn Schroeder, Psychic Discoveries, en 1970[2].
Tamen, de tiam estis pruvite, ke la hela aŭreolo ĉeestanta ĉirkaŭ la fotitaj objektoj ŝuldiĝas al la korona efiko, fenomeno de parta elektra malŝarĝo kaŭzita de la jonigo de la medio ĉirkaŭ konduktilo, kiu aperas kiam la elektra kampo superas "sojlan valoron" (sed kies kondiĉoj ne ebligas la formadon de arko)[3].
Referencoj
- ↑ CIA, « Parapsychology research »(arkivo)
- ↑ Ostrander, S.; Schroeder, L. (1970). Psi Discoveries Behind the Iron Curtain. Prentice-Hall.
- ↑ « Effet Kirlian... » (arkivo), Ronan Loaëc, kun enkonduko de Michel Rouzé - SPS no 212, novembro-decembro 1994, ĉe pseudo-sciences.org (konsultita la 17-a de majo 2019).