Konga franko
Konga franko | |
---|---|
valuto • franko | |
Ŝtato: | Demokratia Respubliko Kongo |
Subdivido: | 100 centimoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | CDF |
Mallongigo: | F, FC |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro =
1 eŭro = 1.241,19 CDF (la 2-an de oktobro 2010) |
La Konga franko estas la nacia valuto de la Demokratia Respubliko Kongo (Kongo Kinŝasa). Unu franko estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CDF. La valuto en sia nuna formo estis enkondukita en 1997.
Historio
Jam la kolonio "belga Kongo" inter la jaroj 1887 kaj 1967 havis valuton nomata "konga franko", kiun oni provizore ankoraŭ uzis kelkajn jarojn post la ŝtata sendependiĝo en 1960. En 1967 enkondukiĝis la valuto "zairo" (france Zaïre), kiu pro alta inflacio tre perdis je valoro kaj en 1993 anstataŭiĝis per la "nova zairo" (france Nouveau Zaïre), kiu estis interŝanĝata en rilato 1 nova kontraŭ 3 000 000 da malnovaj zairoj. En 1997 do enkondukiĝis la nuna "konga franko", kiu estis interŝanĝata en rilato 1 franko kontraŭ 100 000 novaj zairoj.[1]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- retejo de la centra banko de la Demokratia Respubliko Kongo Arkivigite je 2011-01-16 per la retarkivo Wayback Machine
|