La Kostarika kolumbo - hispane nomata colón, plurale colones - estas la nacia valuto de Kostariko. Unu kolumbo estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CRC. Facile videblas, ke la valuta nomo estas honorigo al la eŭropa malkovrinto de Centra Ameriko Kristoforo Kolumbo, hispane nomata Cristóbal Colón. Cetere ĝis la jaro 2001 ankaŭ ekzistis salvadora kolumbo.