Kreta maro
La Kreta Maro (en greka: Κρητικό Πέλαγος, Kritiko Pelago) estas la suda parto de la Egea Maro, nome unu de la bordomaroj de la Mediteraneo. Ties limoj estas:
- sude, la norda marbordo de la insulo Kreto;
- norde, la insuloj Milo, Folegandros, Santorino kaj Anafi, la sudaj insuloj de la Cikladoj
- okcidente, la insuloj Kitero kaj Antikitero;
- oriente, la insuloj Karpathos kaj Kasos, en la Dodekanesoj.
Tiu bordomaro estas ligata okcidente, kun la Ionia Maro, tra la markolo Elafoniso; kaj norde kun la Mirtoa Maro kaj la propra Egea Maro.