Kronologio de Francio
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
Tiu ĉi artikolo skizas kronologie gravajn okazaĵojn de la Historio de Francio. Spite ke Francio kiel nacia politika unuo ĵus atingis elstarecon nur post la dissolvo de la Karolida Imperio, tiu kronologio reeniras al la epoko de la Romia Imperio.
Franca teritorio sub la Romia Imperio
- Hacia 120 a.K. Kneo Domicio Enobarbo konkeris la teritorion de la Transalpa Gaŭlio kaj sekurigis la surteran komunikadon inter Italio kaj Hispanio.
- 118 a.K. Fondo de Kolonio Narbo Martius (aktuala Narbono).
- 58 a.K. Julio Cezaro startis la kampanjojn de la Gaŭlia Milito.
- 55 a.K. Cezaro venkis super Ariovisto, ĝermana militestro kiu intencis trapasi la riveron Rejno por invadi Gaŭlion.
- 52 a.K. La romianoj fondis en la prasetlejo de la parisii urbon nomita Lutecia, kiu estos poste Parizo.
- 51 a.K. Batalo de Alesia. Cezaro venkis super la loka militestro Vercingetoriks kaj sekurigis la romian kontrolon en Gaŭlio.
- 43 a.K. Fondo de "Lugdunum" (aktuala Lyon).
- Ĉirkaŭ 250. La frankoj, instalitaj en la norda bordo de la rivero Rejno, ekpremis super la romia landlimo.
- 355. Juliano (estonta imperiestro Juliano la Apostato) ekmilitis kontraŭ la frankoj, kiuj denove minacis la imperian landlimon de la rivero Rejno.
- 358. Juliano paktis kun la frankoj, el kiuj parto instaliĝas en romia teritorio, nome en kio poste estos Flandrio.
- 392. Valentiniano la 2-a estis trovita pendumita en Vienne (15-a de majo). Reage, la franka komandanto Arbogasto plialtigis Eŭgenion kiel imperiestro (22-a de aŭgusto).
- 394. Batalo de la rivero Vipavo. Eŭgenio kaj Arbogasto estis venkitaj. Sed la okcidentaj legioj suferis fortan frapon kiu malfortigis ilin antaŭ la kreskinta ĝermana premo.
- 406. La rivero Rejno frostriĝis. Nombraj ĝermanaj popoloj trapasis ĝin. La frankoj klopodis defendi la Imperion, sed malsukcese.
- 420. Faramondo, dubinda reĝo de la saliaj frankoj, trapasis la Rejnon.
- 428. Ebla dato de la morto de Faramondo.
- 448. Morto de Klodjono. Sukcedis lin Meroveo.
- 451. Atilo, reĝo de la hunoj, invadis Gaŭlion. Parizo sukcesis rezisti. Aecio frontis lin. Batalo de Châlons: Aecio venkis super Atilo kaj revenigis lin al siaj teritorioj en Hungario.
- 455. Prospero de Akvitanio verkis "Kronikon de Gaŭlio".
Francio en la Mezepoko
Francio sub la Merovidoj
- 462. Narbono eniris en la Regno Visigota.
- 475. Mortis Meroveo. Ĉilderiko la 1-a, Reĝo de la Frankoj.
- 484. Klodvigo la 1-a plifirmiĝis, kaj aliancis kun la rejnaj frankoj.
- 486. Klodvigo ekmilitis por unuigi Gaŭlion sub sia dominado. Venkis super Siagrio, lasta romia guberniestro, aneksante la teritoriojn inter la riveroj Sejno kaj Luaro, inklude la urbojn Beauvais, Soissons kaj Parizo.
- Ĉirkaŭ 489. Mortis Sidonjo Apolinaro, episkopo de Clermont, kaj unu el la lastaj gravuloj de kulturo pure romia en Gaŭlio.
- 492. Geedziĝo de Klodvigo la 1-a kun Klotildo, princino de la burgundoj.
- 496. Klodvigo, influita de sia edzino Klotildo, konvertiĝis al katolikismo. Ekde tiam la francaj reĝoj ĝis la 19-a jarcento estu kronitaj en la katedralo de Reims.
- 507. Batalo de Vouillé. Klodvigo venkis super la visigotoj kaj konkeris la nordajn terojn de la Regno Visigota, kiu poste estos nur en la suda flanko de la montoj Pireneoj.
- 508. Klodvigo instaliĝis en Parizo.
- 511. Morto de Klodvigo. La Franka Regno dividiĝis inter liaj filoj Teodoriko la 1-a, Ĉildeberto la 1-a, Klodomiro kaj Klotaro la 1-a.
- 573. Gregorio iĝis episkopo de Tours.
- 592. Gregorio finverkis sian Historio de la frankoj.
- 594. Mortis Gregorio de Tours, la plej grava historiisto de la frankoj.
- 614. Radono, majordomo en Aŭstrazio.
- 640. Otono, majordomo de palaco en Aŭstrazio.
- 662. Grimaldo la 1-a, de la familio de Pipino, perdis la majordomeco en Aŭstrazio. Lia familio ne havos la povon dum dek ok jaroj. Vulfoaldo, majordomo de palaco de Aŭstrazio.
- 673. Vulfoaldo, majordomo de palaco en Neŭstrio, dum du jaroj.
- 680. Morto de Vulfoaldo. La familio de Pipino rekuperis la majordomecon. Pepino el Herstal, majordomo de Aŭstrazio.
- 698. Grimaldo la 2-a, majordomo de palaco en Aŭstrazio.
- 718. La islamanoj konkeris Narbonon.
- 727. Monaĥo de Saint-Denis verkis la "Liber Historiae Francorum".
Francio sub la Karolidoj
- 751. Pipino la pli juna petis al la Papo agnoskon kiel reĝo de Francio, kion tiu akceptis. Okazis la ŝanĝo de la dinastio de la Merovidoj al tiu de la Karolidoj, sen milito. Ĉilderiko la 3-a, lasta merovida reĝo, estis enfermita en konvento.
- 759. La islamanoj estis forpelitaj el Narbono.
- 778. Batalo de Roncesvalo. Rolando estis atakita de Vaskonoj kaj mortigita kun siaj soldatoj. Sur tiuj okazaĵoj baziĝos poste la "Chanson de Roland", unu el plej gravaj poemoj eposaj de la Mezepoko.
- 800. En Kristnasko, Karolo la Granda estis kronita kiel Imperiestro.
- 804. Ambasado de Harun ar-Raŝid vizitis Karolon en Aachen.
- 814. Mortis Karolo la Granda. Lia filo Ludoviko la 1-a, kromnomita Ludoviko Pio kaj Ludoviko la Pia, iĝis Imperiestro.
- 843. Traktato de Verduno. La Karolida Imperio estis disigita inter la filoj de Ludoviko Pio. Karlo la 3-a la Dika ekhavis la okcidentan teritorion, kiu estos oficiale Francio ( Lotaro la 1-a ricevis Lotaringon kaj Ludoviko la Germano ricevis la ĝermon de la estonta Germanio).
- 885. La vikingoj sieĝis Parizon, sed tiu rezistis.
- 911. Karlo la 3-a donas al la vikingoj de la areo de Rollo domenon ĉe la elfluejo de la Sejno, kio ĉar estis nomitaj normandoj la vikingoj, estos Normandio. Naskiĝis tiel la Duklando Normandio.
- Ĉirkaŭ 980. Aperis la Graflando Aŭvernjo.
Francio sub la Kapetidoj
- 1121. Organizado de la Hanse Parisienne, kiu ekkontrolis la monopolon de la komerco inter Parizo kaj Mantes-la-Jolie.
- 1155. Kreado de la Graflando Clermont-Ferrand.
- 1170. Ludoviko la 7-a konfirmis la komercajn privilegiojn de la Hanse Parisienne.
- 1190. Filipo Aŭgusto enmurigis Parizon.
- 1204. Filipo Aŭgusto atakis la Duklandon Normandion kaj finigis ĝin definitive.
- 1214. Batalo de Bouvines: Filipo Aŭgusto venkis super Otto la 4-a (Sankta Romia Imperio).
- 1272. Estis ekkonstruita la Katedralo de Narbono.
- 1302. La Graflando Clermont-Ferrand iĝis Daŭfinato de Aŭvernjo.
Francio dum la Centjara milito
- 1355. La alveno de la Nigra Princo en Narbonon interrompis la vorkojn en ties katedralo, kiuj ne estos restartigitaj.
- 1431. Johana de Arko estis kondamnita kiel sorĉistino kaj bruligita sur ŝtiparo.
Francio en la Moderna epoko
Plifirmigo de la franca ŝtato
- 1558. Rezulte de milito kontraŭ Anglio, Francio konkeris la havenon de Kalezo, lasta posedo kontinenta de angloj en franca teritorio.
- 1559. Henriko la 2-a mortis subite kaj tragedie en luktokonkurenco.
- 1572. Masakro de la Sankta-Bartolomea tago: Katolikos amasbuĉis hugenotojn surstrate en Parizo (24-a de aŭgusto).
Francio sub la Burbonoj
- 1598. Edikto de Nantes. Henriko la 4-a garantiis la religian toleron al la hugenotoj.
- 1610. Ravaillac, religia fanatikulo, ponardis Henrikon la 4-an. Lia filo Ludoviko estis nomumita reĝo kiel Ludoviko la 13-a, sed li estis tiam nur naŭjaraĝa, kaj la regenteco falis mane de lia patrino Maria de Mediĉo, kaj de ŝiaj favorituloj.
- 1786. Oni ekkonstruis la Katakombojn de Parizo.
Francio en la Nuntempa epoko
Franca Revolucio kaj Napoleona Imperio
- 1789. Estis kunvokitaj la Ĝeneralaj Statoj, por pritrakti la malfacilan internan situacion de Francio. La Tria Stato separiĝis kaj kreis la ĝermon de la Nacia Asembleo. Homamaso da parizanoj atakis la prizon-kastelon de la Bastille, simbolo de la absolutisma reĝimo, kaj detruis ĝin (14-a de julio). Proklamo de la "Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj". Ludoviko la 16-a estis devigita akcepti respekton al tiuj rajtojn.
- 1791. Nokto de Varennes. Ludoviko la 16-a klopodis fuĝi kaj estis rekaptita kaj rekondukita al Parizo. Li estis enfermita en la Tuileries. Oni redaktis la Konstitucion de 1791 kaj oni fondis la Unuan Respublikon.
- 1792. Ludoviko la 16-a estus juĝita pro perfido al la patrio kaj ekzekutita. Lia edzino Marie-Antoinette estis ekzekutita post sep monatoj. Al la Leĝofara Asembleo sukcedas la Nacia Konvencio. Eksplodis la milito kontraŭ Aŭstrio kaj Prusio, sed la Konvencio garantias sian supervivadon en la Batalo de Valmy.
- 1793. Ekis la Terorepoko: la Komitato por publika savado ordonis centojn de perfortoj kaj ekzekutoj al supozitaj malamikoj.
- 1794. Robespiero, ĉefa estro de la Teroro, estis elpostenigita per puĉo kaj gilotinita. Finiĝis la plej terura epoko de la Teroro
- 1795. La deputito de la Konvencio Paul Barras komisiis la junan oficiron Napoleono Bonaparto subpremadon de monarkia ribelo en la stratoj de Parizo. Ekis la Direktoraro.
- 1796. Antaŭ ebla eksplodo de novaj konfliktoj kun Aŭstrio, Napoleono startis militoperacojn en la aŭstriaj teritorioj de Italio.
- 1797. Traktato de Campo Formio: Napoleono plifirmigis siajn konkerojn en Italio.
- 1798. Napoleono atakis Egipton.
- 1799. Horatio Nelson venkis super la napoleona ŝiparo en la haveno de Abukir. Napoleono revenis sekrete al Francio kaj aliĝis al la puĉo de la 18a de Brumero, kiu elpostenigis la Direktoraron kaj starigis la Konsularon. Napoleono estis la Unua Konsulo.
- 1804. Napoleono Bonaparte estis kronita Imperiestro de Francio, en la Katedralo de Notre Dame.
- 1806. Dekses germanaj princoj venis al Parizo kaj subskribis la traktaton kiu kreos la Rejnan Federacion, kiu elprenis la germanajn princlandojn de la prusia hegemonio por pasi al la franca.
- 1815. La Cent-Tagoj: Napoleono Bonaparte revenis al la povo. Nova koalicio frontis lin. Batalo de Waterloo: Napoleono estis venkita de Anglio kaj Prusio, fare de la Duko de Wellington kaj Blücher, respektive. Napoleono estis ekzilita al la insulo Sankta Heleno, kie li mortos. Viena kongreso: Francio estis devigita reveni al siaj landlimoj de antaŭ 1792.
Francio dum la 19a jarcento
- 1830. Revolucio de 1830: Post la Tri Gloraj Tagoj, Karlo la 10-a estis elpostenigita kaj devigita ekziliĝi.
- 1848. Revolucio de 1848: Ludoviko-Filipo estis elpostenigita.
- 1852. Estis enpovigita Napoleono la 3-a
- 1870. Francia-Prusia Milito: Prusio atakis Francion.
- 1870 Tria Respubliko de Francio (1870-1940)
- 1871. Oni subskribis pacon inter Prusio kaj Francio.
- 1889. Universala Ekspozicio de Parizo: Muntita por celebri la unuan centjariĝon de la Franca Revolucio. Starigo de la Eiffel-Turo: Starigita dekomence provizore por ornamo de la Universala Ekspozicio, poste restos sialoke kaj iĝos vera simbolo de Parizo kaj Francio.
Francio dum la 20a jarcento
- 1900. Oni inaŭguris la Linion 1an de la Metroo de Parizo (19-a de julio). Olimpiko de Parizo: Okazis en tiu urbo la dua Olimpiko.
- 1914. Unua Mondmilito. Francio eniris al la milito flanke de la Triopa Entento. Germanio klopodis la plenumon de la Plano Schlieffen, sed li malsukcesis. La konflikto stagnis en Tranĉea milito el la Alpoj ĝis la Norda Maro.
- 1918. Fino de la Unua Mondmilito. Francio akieris la kontrolo super la regiono Sarlando.
- 1935. Plebiscito decidis la destinon de Sarlando. La plebiscito rezultis favora al Germanio, kaj Francio redonis tiun teritorion.
- 1939. Dua Mondmilito: Aplikante traktaton kun Pollando, invadita de la Tria Regno, Francio deklaris la militon al Germanio (3-a de septembro).
- 1940. Germanio okupis milite Francion kaj konkeris Parizon. Francio dividiĝis en du partoj: la nordo sub rekta germana administracio, kaj la suda sub la kunlaborema reĝimo de Vichy. Ekis la Rezistado de la Makiso.
- 1944. Elŝipiĝo en Normandio. Militoperaco de britusona truparo kiu konkeris strandojn en Normandio (6-a de junio) kaj elis la aliro al Parizo. Adolf Hitler ordonis bruligi Parizon, sed liaj oficiroj malobeis kaj limiĝis al retiriĝo kaj malforta rezisto, dum la aliancanoj kaptis la urbon kaj ekde tiam okazas la Tago de la Liberigo.
- 1945. Fino de la milito. Francio iĝis unu de la kvin membroj kun rajto al vetoo en la Konsilio pri Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj. Francio iĝis unu de la kvar potencoj okupaciantaj de Germanio, kaj ekprenis la administracion de sektoro de Berlino kaj de Okcidenta Germanio, kaj ekprenis Sarlandon.
- 1957. Post nova plebiscito, Francio redonis Sarlandon al Okcidenta Germanio.
- 1958. Kvina Respubliko. La Konstitucio de 1958 kreis reĝimon prezidentiston. Charles de Gaulle revenis al la unua plano de la franca politiko.
- 1959. Charles de Gaulle, Prezidanto de Francio.
- 1968. Franca Majo: Ampleksa studenta movado kreis gravan politikan krizon en Francio. Charles de Gaulle akceptis submeti la aprobon de sia registaro al referendumo.
- 1990. Francio apogis Usonon en la Golfa Milito.
Francio dum la 21a jarcento
- 2003. Francio estas inter la landoj kiuj opoziciis al la milita interveno de Usono en Irako.
- 2005. La morto de du islamadevenaj junuloj kreis tajdon de violentaj tumultoj en Francio.
- 2007. Nicolas Sarkozy, Prezidanto de Francio (6-a de majo).
- 2015. La 13-a de novembro, la ĝihadistoj de la Islama Ŝtato estritaj de Salah Abdeslam murdis en Parizo 137 personojn kaj vundis aliajn 415.
- 2018-2019. Oni kreis la movadon de la flavveŝtuloj (gilets jaunes), pro la socia malkonsento kiun okazigis la politikon de la prezidento Emmanuel Macron, kiel la enorma plialtigo de la prezo de la brulaĵoj kaj la perdida de aĉetkapablo.
- 15a de aprilo 2019: Incendio de la Katedralo de Notre Dame.