Sarlando
Sarlando | |||
germane Saarland | |||
Federacia lando | |||
Foto de ĉefurbo Saarbrücken
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Saarland | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Sarlando | ||
Distriktoj | 6
| ||
Historiaj regionoj | Germana Regno, Tria regno, FRG | ||
Najbaras kun | Loreno Francio, Luksemburgo lando, Rejnlando-Palatinato Germanio | ||
Aliaj urboj | 9
| ||
Riveroj | 6
| ||
Situo | Saarbrücken | ||
- alteco | 230 m s. m. | ||
Ĉefurbo | Saarbrücken | ||
- koordinatoj | 49° 14′ 00″ N 07° 00′ 00″ O / 49.23333 °N, 7.00000 °O (mapo) | ||
Areo | 2 568,69 km² (256 869 ha) | ||
Loĝantaro | 992 666 (decembro 2022) | ||
Denseco | 386,45 loĝ./km² | ||
Ĉefulo | Anke Rehlinger (SPD) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
ISO 3166 | DE-SL | ||
Landa Eo-asocio | Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL) | ||
Situo de Saarbrücken enkadre de Germanio
| |||
La administraj distriktoj de Sarlando
| |||
Vikimedia Komunejo: Saarland | |||
Retpaĝo: www.saarland.de | |||
Sarlando (germane Saarland [zarlant]) estas federacia lando en la okcidento de Germanio, ĉe la limo kun Francio. Ĝi havas areon de 2 568 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 992 666 loĝantojn.
Historio
Kvankam Sarlando ĉiam estis loĝata de germanoj, ĝi dum du periodoj estis sub politika regado de Francio.
Sekve de la Traktato de Versajlo de 1920 ĝis 1935 la Sar-regiono estis, kvankam plu parto de la Germana Regno, laŭ internacia juro administrata de la Ligo de Nacioj, praktike de Francio. Post referendumo en 1935 ĝi estis reunuigita kun (tiam nazia) Germanio.
De 1945 ĝis 1957 la Sar-regiono (iomete pli granda ol antaŭe) estis denove administrata de Francio. La ĉefministroj de Francio kaj Germanio, Pierre Mendès-France kaj Konrad Adenauer, interkonsentis doni al ĝi statuson de sendependa ŝtato, sed la loĝantaro en denova referendumo en 1955 malakceptis tion. Sekve de tio la Sarlando membriĝis al la Federacia Respubliko Germanio (jure 1957, plene efektive 1959).
Aliaj urboj
- Homburg
- Kleinblittersdorf
- Merzig
- Neunkirchen
- Saarbrücken
- Saarlouis
- St. Ingbert
- St. Wendel
- Völklingen
Distriktoj
La teritorio administra dividiĝas al ses distriktoj, el kiuj tiu de la landa ĉefurbo havas iom apartan statuson:
(la numeroj korespondas al la apuda skema mapo)
6 Distrikto Saarpfalz (Sarlanda Palatinato)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- oficiala retejo
- retejo de la sarlanda statistika oficejo
- Esperanto en Sarlando: retejo de Sarlanda Esperanto-Ligo
|
|