Kunratice u Cvikova

Kunratice u Cvikova
germane Kunnersdorf
municipo
Municipa ofico en Kunratice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kunratice u Cvikova
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Cvikov
Historia regiono Bohemio
Parto de PPR Luzacia montaro
Montaro Zakupa montetaro
Rivero Svitávka
Situo Kunratice u Cvikova
 - alteco 318 m s. m.
 - koordinatoj 50° 46′ 07″ N 14° 40′ 43″ O / 50.76861 °N, 14.67861 °O / 50.76861; 14.67861 (mapo)
Katastro 12,52 km² (1 252 ha) Kunratice u Cvikova
Loĝantaro 635 (2024)
Denseco 50,72 loĝ./km²
Unua skribmencio 1278
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 55
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 561746
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kunratice u Cvikova
Retpaĝo: www.kunraticeucvikova.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Kunratice u Cvikova (germane Kunnersdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa sur suda cismontaro de Luzacia montaro, en valo de rivereto Svitávka, 3 km oriente de Cvikov. La municipo situas sur ŝoseo I/13, kiu transpaŝas ĝin per viadukto. Vivas ĉi tie 635 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Velký Valtinov, Jablonné v Podještědí, Mařenice kaj Cvikov.

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1278.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 164
18802 255
18902 018
19001 943
19101 957
19211 640
JaroLoĝantoj
19301 572
1950703
1961693
1970685
1980619
1991483
JaroLoĝantoj
2001535
2011592
2014616
2016612
2017608
2018615
JaroLoĝantoj
2019608
2020615
2021598
2022617
2023640
2024635

Memorindaĵoj

  • Inter historiajn memorindaĵojn apartenas ŝtona ponto, ku estis en la jaro 1993 restaŭrigita kaj estis restaŭrigita ankaŭ statuo de sankta Johano Nepomuka sur ĝi.
  • Preĝejo de Avano de sankta Kruco konstruita en la jaroj 1832 ĝis 1833 sur loko de devena preĝejo en empira stilo.
  • Pestkolono konstruita por memoro de epidemio de pesto el la jaro 1680.
  • Statuo de imperiestro Jozefo la 2-a

Interesaĵoj el ĉirkaŭaĵo

Netutaj 2 km sude de la municipo situas Roko de morto ĉe Kunratice. Sur muro 15 metroj alta esis hakita bildo de kavaliro sur ĉevalo kaj falanta knabino. La bildo estas reflekto de mito pri malbona kavaliro Kuno.

En la jaroj 1905–1973 funkciis en Kunratice stacio sur fervojlinio Svor – Jablonné v Podještědí; poste estis la fervojlinio nuligita, sed ruino de la stacio situas ĝis hodiaŭ sur la okcidenta rando de la municipo.[1]

Sur la katastra teritorio Kunratice u Cvikova estas kelke da montetoj – Dubina (467 m), Kovářský vrch (461 m), Klobouk (398 m), Dubova hora (432 m) kaj Skřivánek (383 m). Ili estas envicigitaj al Cvikova montetaro.

La protektata naturo

Sur la teritorio de la municipo trafas PPR Luzacia montaro. En la katastron de la municipo apartenas ankaŭ naturmemorindaĵo Dutý kámen.

Pluaj fotoj

Referencoj

  1. Petr Kapoun, Petr Špirk, Procházka po zrušené trati Jablonné v Podještědí – Svor, K-Report, 7. 2. 2007