Svor (germaneRöhrsdorf) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa apud suda flanko de Luzacia montaro. Tra la municipo fluas rojo Boberský potok kaj kondukas tra ĝi ŝoseo I/9 kuniganta Ŝluknovan terlangon kun la ĉeĥa enlando. La municipo havas tre bonan aŭtobusan kaj trajnan komunikon. Municipo Svor konsistas el du partoj - Svor kaj Rousínov. Plu al la municipo apartenas solejo Nová Huť. Svor situas en montoriĉa tereno. Vivas ĉi tie 699 loĝantoj (2024).
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1395.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
1 567
1880
1 650
1890
1 753
1900
1 842
1910
1 920
1921
1 702
Jaro
Loĝantoj
1930
1 763
1950
825
1961
875
1970
770
1980
638
1991
559
Jaro
Loĝantoj
2001
624
2014
658
2016
653
2017
672
2018
664
2019
663
Jaro
Loĝantoj
2020
649
2021
631
2022
661
2023
677
2024
699
Memorindaĵoj
La devena fostodoma kapelo konstruita en la jaro 1745 estis pli poste en la jaro 1788 alikonstruita al malfrue baroka preĝejeto aŭ kapelo de La plej santa Triuunuuo kun tureto kaj mansarda tegmento, tipa por tiuj ĉi konstruaĵoj.