Ladislao la Ulnolonga
Ladislao la Ulnolonga | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sarkofaga figuro de Ladislao en Krakovo
| |||||
Persona informo | |||||
Władysław I Łokietek | |||||
Naskiĝo | 1260 en Kujavio | ||||
Morto | 2-an de marto 1333 en Krakovo | ||||
Tombo | Wawel-katedralo, Krakovo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Piastoj vd | ||||
Patro | Kazimiro la 1-a de Kujavio vd | ||||
Patrino | Euphrosyne of Opole vd | ||||
Gefratoj | Euphemia of Kuyavia • Casimir II of Łęczyca • Ziemomysł of Kuyavia • Siemowit, Duke of Kuyavia-Brieg • Leszek II the Black vd | ||||
Edz(in)o | Hedwig of Kalisz vd | ||||
Infanoj | Kunigunda de Pollando • Kazimiro la 3-a • Elizabeth of Poland, Queen of Hungary vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • monarko vd | ||||
Laborkampo | politiko • registaro vd | ||||
| |||||
princeps (plejaĝa princo) de Pollando | |||||
Ladislao la 4-a | |||||
Dum | 1306–1320 | ||||
Antaŭulo | Venceslao la 1-a | ||||
Sekvanto | – | ||||
Reĝo de Pollando | |||||
Ladislao la 1-a | |||||
Dum | 1320–1333 | ||||
Antaŭulo | Venceslao la 2-a | ||||
Sekvanto | Kazimiro la 3-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ladislao la 1-a (pole Władysław Łokietek, laŭvorte: "la Ulnolonga"; naskiĝis en 1260, mortis la 2-an de marto 1333 en Krakovo) estis reĝo de Pollando. Li estis filo de duko Kazimiro de Kujavio.
Vivo
En 1288 li akceptitis fare de parto de la nobeloj kiel reĝo sed devis cedi la dignecon al duko Henriko la 4-a (Silezio) el Vroclavo, poste al la reĝo Venceslao la 2-a (Bohemio). Nur post ties morto, vivinte plurajn jarojn en ekzilo kaj petinte la papan benon kiel pilgrimulo en Romo li akiris la regadon en Krakovo. Sed la grandpollandanoj daŭre rifuzis lian agnoskon. Krome Ladislao perdis Malgrandan Pomerion al la Ordeno de germanaj kavaliroj. Nur en 1312 li sukcesis venki la malamikojn, kiuj konfidis en la apogon fare de la kavalirordenanoj kaj de la sileziaj Piastoj. Post permeso fare de la papo rezidanta tiutempe en Avinjono li kroniĝis en la 20.1.1320 kiel pola reĝo en Krakovo apud sia edzino Hedvigo.
Lia posteulo estis la filo Kazimiro la Granda. Danke al ties edzinigo de Ano, filino de la litova princo Gedimin, preparitis la unuiĝo inter Polujo kaj Litovio.
Fonto
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 710, kio legeblas tie ĉi interrete.