Leĵimir
Leĵimir, serbe Лежимир, slave Ležimir, hungare Nagylemzsér estas malgranda vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.
Bazaj informoj
- Areo: 35 km²
- Koordinatoj: 45°07′14″N 19°34'08″E
- Alto super marnivelo: 196 m
- Loĝantaro: 940
- Poŝtkodo: 22207
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo
Leĵimir situas laŭ flankovojoj sur deklivoj de Fruŝka Gora.
Historio
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Leĵimir 947 homoj, (929 serboj (98 %) kaj aliaj).