Liptovské Sliače
Liptovské Sliače | |
hungare: Háromszlécs | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Liptovské Sliače | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Ružomberok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Liptov |
Situo | Liptovské Sliače |
- alteco | 537 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 03′ 45″ N 19° 23′ 14″ O / 49.06250 °N, 19.38722 °O (mapo) |
Areo | 19,595777 km² (1 959,58 ha) |
Loĝantaro | 3 766 (31.12.2010) |
Denseco | 192,18 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Liptova valkaldrono |
Unua skribmencio | 1251 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 034 84 |
Telefona antaŭkodo | +421-44 |
Aŭtokodoj | RK |
NUTS | 511005 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Liptovské Sliače | |
Retpaĝo: www.liptovskesliace.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Liptovské Sliače, hungare Háromszlécs [hAromslEĉ] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Liptovské Sliače situas laŭ traira flankovojo. Ružomberok troviĝas je 6 km.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. En la 9-a jarcento slavoj alvenis. Dum la hungara dominado 3 proksimaj vilaĝoj formiĝis: Alsó (Nižný, Nieder, Malsupra), Közép (Stredný, Mittel, Meza) kaj Felső (Vyšný, Ober, Supra) Stelach-oj. La unua mencio okazis pri Malsupra kaj Meza S. en 1251 en latina formo "utraque Stelach" (=ambaŭ S.). En la 16-a jarcento ankaŭ la tria vilaĝo aperis kaj ili formis unuecan civiton. En 1786 laŭ latina formo "Oppidum Trium Slécsch" ĝi estis jam kampurbo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Háromszlécs 1943 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Németlipcse, poste (jam kiel Liptovské Sliače) al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Liptovské Sliače 3830 homoj, (3792 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo de 1334, turo ne alkonstruiĝis, sed oni alkonstruis ĝin en la 17-a jarcento
- nova preĝejo
- varmeta fonto