Turie
Turie | |
hungare: Háromudvar | |
municipo | |
Vido al Turie
| |
|
|
Oficiala nomo: Turie | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horné Považie |
Montaro | Malgranda Fatro |
Situo | Turie |
- alteco | 446 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 57″ N 18° 45′ 07″ O / 49.14917 °N, 18.75194 °O (mapo) |
Plej alta punkto | Monto Minčol |
- alteco | 1 364 m s. m. |
Areo | 27,2036 km² (2 720,36 ha) |
Loĝantaro | 1 960 (31.12.2011) |
Denseco | 72,05 loĝ./km² |
Valo | Turská dolina |
Unua skribmencio | 1386 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 12 |
Tel. prefikso | +421-41 |
NUTS | 518051 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Turie | |
Retpaĝo: www.obecturie.eu | |
Portalo pri Slovakio |
Turie (hungare Háromudvar) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Turie situas laŭ flankovojoj, sed ĉefvojo kaj fervojo estas tre proksime. Žilina troviĝas je 8 km.
Historio
Komence de la hungara dominado 2 apartaj vilaĝoj formiĝis. La unua mencio okazis pri la unu el la vilaĝo en 1386 en formo "Tauricz". En 1598 oni komputis tie 31 domojn. En 1784 575 vilaĝanoj (77 familioj) loĝis en 69 domoj, en 1828 1042 vilaĝanoj loĝis en 74 domoj.
Alia vilaĝo Tridvor (slave: tri kortoj) en 1416 menciiĝis unuafoje. La samo en hungare ("Harumwdvar") aperis en 1439. En 1598 oni komputis tie 8 domojn. En 1784 79 vilaĝanoj (15 familioj) loĝis en 14 domoj, en 1828 jam nur bienocentro estis tie. Baldaŭe la 2 vilaĝoj unuiĝis. Ĝis 1899 la oficiala unuigita hungara loknomo estis Turó-Tridvor, poste ĝi ricevis pli simplan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Háromudvar 1312 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 longa batalo okazis inter faŝistoj kaj partizanoj. En 2001 vivis en Turie 1939 homoj, (1922 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika malfruromanika preĝejo omaĝe al arkianĝelo Sankta Mikaelo el la 14-a jarcento, post 2 jarcentoj defenda muro konstruiĝis
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Roĥ de 1710